Diskuto:Katastrofo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo estas tre ridinda, kvazaŭ el teda instruilo por mense subnormalaj infanoj.

Dankon pro la afablaj vortoj pri mia artikolo. Grava trajto de Vikipedio ja estas, ke ĉiu ajn povas plibonigi ĉiun artikolon; se vi opinias, ke por tio necesas forigi la tutan ĝisnunan tekston kaj meti pli bonan, mi certe ne kontraŭas. -- Umberto 15:38, 19. Jun 2005 (UTC)

Mankas "lingva katastrofo" (t.e. Vikipedio!) - jc ;->

Mi iom pensis pri la artikolo kaj certe konsentas, ke ĝi ne estas tre altnivela. Mia intenco estis krei navig-helpilon, kiu ligas multajn parencajn artikolojn. Sed estus tre malbone, se pro tio suferus la reputacio de Vikipedio, aŭ se iu sentus sin ofendita kiel "mense subnormala infano".
Ŝajnas, ke nek Lingvano nek iu alia emas krei pli bonan artikolon, kaj ĝi ja ne estas necesa. Alilingvaj artikoloj samtemaj ofte traktas la juran situacion en iu(j) lando(j) kaj tial ne taŭgas por internaci(lingv)a wikipedio. Tial mi proponos la artikolon por forigo, kaj mi ne kreos pliajn. -- Umberto 17:16, 20. Jun 2005 (UTC)

Kial forigi ĝin? Ĉi tia ĝi certe restas pli bona ol nenio. Oni lasu, ke aliaj ĝin kompletigu iom post iom. Ekzemple, la fakto ke la geavoj de George W. BUSH havis gefilojn certe estis katastrofo por la homaro! - jc


Se mi forigos, mi devos same forigi eĉ plian 20 %-on de la artikoloj. Narvalo 18:14, 20. Jun 2005 (UTC)

Bonvolu pardoni mian negativan komenton. Mi fakte ne scias, kiel mi povus plibonigi la artikolon, kaj mi konsentas, ke ĝi ne estas foriginda, ĉar io estas pli bona ol nenio. Verki enciklopedian artikolon pri 'katastrofo' iom similas al verki enciklopedian artikolon pri 'malbona'. Verŝajne oni ne povas fari multe pli bone ol krei aron da ligoj al pli precizaj temoj. Lingvano 20:06, 20. Jun 2005 (UTC)