Diskuto:Kebekurbo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi demandas min, kial tiu-ĉi artikolo devus nomiĝi "Kebeko (Kebekio)". Konsentite, ke multaj aliaj lingvoj havas la saman nomon por la urbo Kebeko kaj la provinco Kebekio, do devas skribi "Québec (urbo)" kaj "Québec (provinco)" aŭ simile. Sed en Esperanto estas du vortoj, do tiu problemo ne ekzistas.

En alilingvaj apartigaj paĝoj estas notite, ke krom la kanada urbo Kebeko ankoraŭ ekzistas vilaĝo Quebec (sen akuta akcento) en Anglio kaj "najbarejo", pli-malpli kvartalo, en Konetikuto, Usono (same sen akuta akcento) - ĉi-lasta fakte nomata laŭ placo Quebec, kiu baptiĝis laŭ la kanada urbo. Krome estas iuj ŝipoj nomataj laŭ la kanada urbo, kaj unu saksofonisto kun familia nomo Quebec, kiu en kazo de vikipedia artikolo facile povas esti priskribita per sia plena (persona kaj familia) nomo "Ike Quebec". Kiu pensas pri Kebeko, plej-plej-verŝajne pensas pri la kanada urbo, ne pri la angla vilaĝo ["Quebec (Anglio)"] aŭ la usona najbarejo ["Quebec (Konetikuto)" aŭ "Quebec (Usono)"]. Tute sufiĉas nomi la artikolon "Kebeko", sen aldono inter krampoj. La aliajn signifojn eblas listigi en apartiga artikoleto.

ThomasPusch 18:55, 23. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ankaŭ pensas, ke la titolo Kebeko sufiĉas. Kore --Tlustulimu 19:21, 23. Aŭg 2009 (UTC)