Diskuto:Kirasita transportilo
Kial trasportero? Komparu kun reportero. Tio ne estas ero de reporto, sed ĵurnalisto. Same transportero ne estas ero de transporto, kiel povus ŝajni. Kerio 06:21, 19. Apr 2009 (UTC)
- Kerio, mi petas vin legi kaj sekvi la regularon de Vikipedio, ĉi-okaze precipe la regularon Vikipedio:Lingvaĵo kaj retraduki vian tekston al Esperanto. --PaulP - Disk. 08:46, 19. Apr 2009 (UTC)
- Nu bone, mi realinomis ĝin. Sed mi ne scias, kial povas esti reportero (en PIV ĝi troviĝas), se eble pli konata estas raportisto, kaj kial ne povas esti transportero. Kerio 08:54, 19. Apr 2009 (UTC)