Diskuto:Kivelingsfest

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La intervikia ligilo eo:Kivelingsfest (urba festo) kaj de:Kivelinge (loka organizaĵo) ne estas tute ĝusta, kvankam la temoj ja proksimas. En la germana vikipedio estas antaŭviditaj ligiloj al ĝis nun neekzistanta artikolo "de:Kivelingsfest", sed tiun tekston simple ĝis nun neniu verkis. Sed ĉar teme proksima intervikia ligilo pli bonas ol neniu, la ligigo laŭ mi rajtas resti.

Ĉiukaze mi, en semajno nia-vikipedie dediĉa al la kunlaboraĵo "tutmondiĝo" (kun mia kontribuo), simple jen ĝuis krei bazan tekston pri tute loka evento kiun mi kun miaj infanoj semajnfine hazarde ĉeestis - laŭ la moto "agu loke, pensu tutmonde".

Ne estas malpermeso ke la esperantlingva vikipedio rajtas priskribi nacian eventon antaŭ ol faras tion la koncerna nacilingva vikipedio...

ThomasPusch 19:58, 16 Jun. 2011 (UTC)