Diskuto:Klafto
Aldoni temon"Skismo"? Ĉu seismo?
De kie la geologia signifo de "klafto"?
[redakti fonton]La geografia/geologia signifo de "klafto" (~= abismo, ravino, faŭlto) ne troviĝas en PIV, kaj mi neniam aŭdis pri ĝi. Ĉu iu povas indiki fidindan fonton? Se ne, ĉu Vikipedio estas taŭga loko por ĝi? --ismo 21:10, 8. Dec 2004 (UTC)
Ĉu devus esti klifo?
Mi pensas ke ja kunlanboranto konfuzis klifon al klafto. La nuran senson kiun mi konas estas "malnova mezurunuo" Roberto 13:21, 23. Nov 2005 (UTC)
Intervikioj
[redakti fonton]Ĉi tie ekzistas ĝenerala translanda koncepto "klafto" kaj specifaj landaj subkonceptoj, el kiuj Saĵeno estas unu. La ĝenerala koncepto estas mezurunuo proksimume egala al la longo inter la fingraroj de du etenditaj brakoj. En diversaj landoj oni diverse realigis tiun koncepton, donante al ĝi pli precizan difinon.
La problemo estas ke Vikidatumoj havas neniun eron por la ĝenerala koncepto (aŭ se jes, mi malsukcesis trovi ĝin). Ŝajne ĉiu etnolingvo traktas la ĝeneralan koncepton en la artikolo respondanta al sia etna versio de la unuo. Nia artikolo estas ligita al la franca versio (toise). Ĉu iu opinias, ke alia vikidatumero estus pli taŭga? --Arbarulo (diskuto) 13:42, 22 aŭg. 2025 (UTC)
- Kara, mi opinias ĝuste tiel.
- En Fundamento de Esperanto troviĝas klara indiko, ke klafto estas identa kun la rusa mezurunuo сажень, kaj tia klarigo eksplicite aperas ankaŭ en la franclingva traduko. (Vidu detalojn, kiujn mi prezentis en la diskutpaĝo de la artikolo "Saĵeno".)
- Identigi klafton kun la franca vario de tiu ĉi mezurunuo estas do, miaopinie, la plej stranga (aŭ eĉ rekte kontraŭ-Fundamenta) maniero ligi Esperantan terminon al ties alilingva vario.
- Ĉi tian strangan preferon ne eblas klarigi eĉ per lingva evoluo, ĉar uzado de tiuj mezurunuoj praktike ĉesis baldaŭ post publikigo de Fundamento de Esperanto kaj restas nur kiel historiaĵo kun ĝia tiama historia senco.
- Amike, -Filozofo (diskuto) 18:38, 22 aŭg. 2025 (UTC)
- Ĉu vi opinias ke iu specifa alia vikidatumero estus pli taŭga? Aŭ ĉu vi ankoraŭ argumentas por kunigi "Klafto" kaj "Saĵeno"? Aŭ ĉu vi preferus ke "Klafto" ne havu intervikiojn? --Arbarulo (diskuto) 23:24, 22 aŭg. 2025 (UTC)
- Mi opinias, ke la artikolo "Klafto" kun Esperanto-stile internacie kompreneblaj informoj devas esti ligita al la artkolo "Сажень" en la ruslingva vikio. (Mi jam prezentis pravigon de tio.)
- Se oni volas havi apartan artikolon pri la franca mezurunuo toise oni povas ligi ĝin al la koncerna artikolo en la franca vikio kaj nomi ĝin "Klafto (franca)" aŭ simile (aŭ eventuale "tuazo"), kaj simile pri alilingvaj vsrioj de klafto.
- Tio ŝajnas al mi la plej rekta kurso.
- (Memkompreneble, eblas aliaj manieroj kompensi la disan traktadon de tiu vorto en diversaj gentalingvaj vikioj.
- Mi neniam sisteme kontrolis, kiel oni traktas aliajn vortojn por arĥaikecaj kaj historie neunuecaj sed vaste uzitaj mezurunuoj: colo, futo, mejlo, funto ktp. Eble oni povus tiri iajn utilajn konkludojn el ili.)
- Amike, -Filozofo (diskuto) 00:45, 23 aŭg. 2025 (UTC)