Diskuto:Koito

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Birdoj ne havas penisojn, do la difino kaj la ekzemplo ne kombineblas. Gunnar Gällmo 16:32, 27. Apr 2005 (UTC)

Ĉu ne? Mi ne estas biologisto, sed ŝajnas al mi ke ili havas penison, aŭ similan struturon.Roberto 16:44, 27. Apr 2005 (UTC)

Mi pensas, ke la plej multaj birdospecioj ne havas penison, sed iuj anasoj ja havas. La difino ja estas ŝanĝenda: eblas koiti sen peniso. Lingvano 18:20, 27. Apr 2005 (UTC)


Anseroformaj kaj otidoj havas penison, sed koito rilatas al homo, ĉe bestoj oni devas paroli pri kopulacio! Narvalo 19:01, 27. Apr 2005 (UTC)