Diskuto:Kolaziono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu vorto estas tre nekutima en Esperanto, kaj tial ankaŭ estis forprenita el la PIV. Pli bone ol uzi ĉi tiun apenaŭ konatan vorton estus havi pli klaran titolon kiel "posttagmeza manĝeto". Kion opinias la aliaj? Marcos 13:29, 20. Aŭg 2009 (UTC)

En Normandio, kamparanoj iam manĝis "kolazionon" ĉirkaŭ la 10-a horo matene - tion mi aŭdis, sed ne trovis fidindan fonton --Dominik 15:25, 20. Aŭg 2009 (UTC)
Ĉu tio tiukaze tamen estas kolaziono, aŭ ĉu tio nur estas io kion ili nomas per noma parenca al "kolaziono"? La fakto, ke tia demando jam povas stariĝi ĉi tie, montras la neprecizecon de la vorto en Esperanto: Fakte, ĝi nepre estas nepreciza, ĉar ĝi estas malmulte uzata, kaj ne precize transprenis la sencon el la fontolingvo. Do kiel precize fiksi la signifon? La fakto ke ĝia signifo ne estas absolute klara, estas aldona kialo por ne uzi ĝin kiel artikoltitolon, sed anstataŭe uzi pli precizajn titolojn (tiu Normandia manĝo kiun vi menciis povus esti menciata en artikolo kun la titolo "antaŭtagmeza manĝeto", "matena intermanĝeto" aŭ simile). Marcos 13:46, 22. Aŭg 2009 (UTC)
Iom traserĉante tra Interreto per serĉvortoj "collation normandie", mi malkovris ke ankoraŭ hodiaŭ uziĝas esprimo "Collation normande" por manĝeto ĉ. la 10:30H. Aliflanke mi trovis normandan vorton "collatioun" por manĝo ĉ. la 9-a horo ( http://magene.chez-alice.fr/ ) - do, almenaŭ en Normandio, Kolaziono esence referencas al matena intermanĝo, ne al posttagmeza. --Dominik 07:01, 24. Aŭg 2009 (UTC)
Ĉu vi vere ne kapablas distingi inter la franca lingvo kaj Esperanto? Se Esperanta vorto devus transpreni ĉiun signifon de parenca franca vorto, Esperanto ne estus memstara lingvo, sed neuzebla teruraĵo! Tio validas ankaŭ por la vorto "kolaziono", kies Esperanta signifo estas sendependa de la signifo de la franca "collation" aŭ la normanda "collatioun". Marcos 22:15, 24. Aŭg 2009 (UTC)
Ne miskomprenu min, al mi ŝajnas ke "kolaziono" estas pli proksima al la itala "colazione" - oni uzas (ĉu hazarde?) pli-malpli similan vorton en Normandio por dum-matena manĝeto - mi nur volis substreki tiun internacian uzon de la vorto - cetere "kolaziono" tute ne sonas esperante al miaj oreloj, almenaŭ ĝis nun --Dominik 04:36, 25. Aŭg 2009 (UTC)