Diskuto:Kompoŝtiga necesejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Indus kelkaj vortoj pri la malavantaĝoj. Nome la perdo de nitrogeno dum la kompostado, kiu estas evitebla per la anaerobia metodo.

Utilaj informoj en la EcoSan-Strukturoj: http://de.wikipedia.org/wiki/Ecosan

Estas pli vasta temo ol unu tipo da necesejo. --Illuminatus 07:25, 22. Apr 2008 (UTC)

Negramatika frazo[redakti fonton]

La fina parto de la jena frazo ŝajnas al mi negramatika: "La artisto kaj mediviziisto Friedensreich Hundertwasser jam postulis uzon de senakvaj necesejoj, ĉar tiel estos ŝparitaj grandaj kvantoj da trinkakvo kaj akvopurigejoj kaj rubejoj estos malŝarĝitaj, ĉar la restaĵoj el akvopurigejoj, pro la enhavo de kemiaĵoj estas deponitaj en specialaj rubejoj." Mi tamen ne scias kiel korekti ĝin, ĉar mi ne vere komprenas la intencon de la verkinto. Espereble iu povos korekti ĝin. Marcos 15:45, 22. Maj 2008 (UTC)

Ĉu nun pli klare? --Bea 16:09, 22. Maj 2008 (UTC)
Jes, dankon. Marcos 22:09, 22. Maj 2008 (UTC)