Diskuto:Komunumo (Francio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La dua frazo diras: La limoj de unu komunumo kutime kongruas kun tiuj de urbo aŭ vilaĝo... Kial ĝi do ne estas nomata aŭ urbo aŭ vilaĝo? Ĉu tio ne estas francismo? Petr Tomasovsky (diskuto) 10:10, 7 Apr. 2012 (UTC)

"Komunumo" en Francio estas administra kaj politika ero de teritorio (la plej baza, komunumoj apartenas al kantonoj, kantonoj al arondismentoj, arondismentoj al departementoj, departementoj al regionoj, regionoj al la lando); ĉiun sesan jaron okazas balotoj por elekti komunumajn konsilantojn kaj la "urb"estron - aŭ vilaĝestron - ĉiukaze en la franca "le maire" aŭ "unua magistrato". En ĉiu komunumo estas urbodomo (mairie) kie troviĝas la kadastra mapo de la teritorio, nasko- geedziĝo- kaj morto-registroj kaj multaj tiaj aferoj. Estas ĉ 36000 komunumoj en Francio kies limoj kutime entenas ĉu urbon ĉu vilaĝon foje plurajn vilaĝetojn. La nocioj "urbo" kaj "vilaĝo" estas sociologiaj priskriboj. Temas pri du aliroj al sama realaĵo. --Arno Lagrange @ 20:01, 7 Apr. 2012 (UTC)
Mi ne scias kial, sed ĉiam mi imagos sub vorto komunumo ian grupon de homoj, kiuj "kreas" komunumon, kiel ekz. Pariza Komunumo. En administra senco, kiel diras PIV, kie oni verkas pri administrataj urboj aŭ vilaĝoj, kiuj situas enkadre de komunumo en Francio? En la senco, kiel tio estas ekz. en Komunumo Krzyżanowice, kiu administras dek vilaĝojn. Ĉu estas tia komunumo en Francio, kiu estus administra centro por aliaj vilaĝoj? Petr Tomasovsky (diskuto) 20:43, 7 Apr. 2012 (UTC)
Ĉu tio ne estas falsa amiko? Petr Tomasovsky (diskuto) 21:27, 7 Apr. 2012 (UTC)
En la franca (en Francio, en aliaj franclingvaj landoj povas esti malsame) "komunumo" kaj la "Pariza Komunumo" havas precize kaj pro historiaj kaŭzoj la saman signifon. Eĉ ekzistas ismo nomata komunumismo (communalisme) kiu subtenas ke aferoj estu demokrate regataj je komunuma nivelo kontraste kun desupra regado kiu antaŭe ekzistis: urbestroj estis nomumitaj de iu supera instanco kaj ne elektitaj de la loĝantaro. La franca tradicio estas tia ke tre etaj vilaĝetoj plu estas memstaraj komunumoj, kiuj havu "urb"estron kun apartaj povoj (policaj ka). Tamen de kelkaj jardekoj ekestas pli kaj pli da komunumo de komunumoj (communauté de communes) kiuj arigas dekojn da vilaĝetoj kaj ebligas regi kune diversajn aferojn (lernejo, rubkolektado, ktp) --Arno Lagrange @ 08:23, 8 Apr. 2012 (UTC)