Diskuto:Koncentrilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton,

Komputada Leksikono, ReVo kaj alia fonto uzas "nabo" kiel traduko de "hub". Ĉu vi konsentus ŝanĝi la titolon de la artikolo?

Amike,

Yves el Gent - Flandrio

Asturia: Hub; Katalana: Concentrador; Hispana: Concentrador; Franca: Concentrateur; Interlingvao: Concentrator; Nederlanda: Hub; Portugala: Concentrador; Pola: Hub, ktp. Sekve, aŭ oni nomas tion "Koncentrilo" aŭ "Hubo", "nabo" certe estas malinternacia vorto kaj la plej malbona elekto. Roberto 19:53, 2. Okt 2006 (UTC)

mi parte konsentas[redakti fonton]

ĉar diversaj respektataj fontoj mencias "nabo"-n, mi proponas tamen aldoni ĝin kiel alternativa traduko kaj do lasi"Koncentrilo"n kiel ĉefa traduko - mi povas tion akcepti.

Vere, tio estas akceptebla, oni uzu sinonimojn ĝis unu resti kaj alia morti. Simile okazis al "komputilo/komputero/komputoro".Roberto 12:46, 3. Okt 2006 (UTC)