Diskuto:Konkistadoro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu pli bona vorto en Esperanto ekzistas? Ĉu eble konkeristo? Ĝi pafas 12 ligilojn en Guglo. -- Yekrats 18:35, 5. Apr 2007 (UTC)

Jes 'konkeristo' kaj 'konkeranto' estas pli esperantaj. Tamen povas esti artikolo kun titolo conquistador ĉar temas pri neesperanta vorto vaste uzata eĉ ekster la hispana lingvo. Esperanto povas toleri iom da neesperantaj vortoj; tiel estas en literaturo, en poezio, en filozofio kie estas uzataj iom da vortoj el diversaj nacilingvoj alude al speciala uzo kiun ni dankas ekzemple al iu preciza aŭtoro aŭ skolo. Same en historio povas aperi kelkaj nacilingvaj esprimoj : sufiĉas precizigi el kiu lingvo ili fontas, kion ili signifas, kaj kial nacilingva esprimo estas uzata. Se necese povas esti alidirektilo aŭ apartigilo el konkeristo. Alia ebleco estas esperantigi la hispanan esprimon al Konkistadoro kiu estas preciza speco da konkeristo. Arno Lagrange  07:13, 13. Apr 2007 (UTC)
Ĉu preciza speco de konkeristo? Vikiano (diskuto) 19:06, 18 mar. 2017 (UTC)[Respondi]