Diskuto:Konkordato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ludovica pridemandas ĉu tiu ĉi artikolo povas, vikipedie, kontentigi... Se ne, kiaj vikipediaj plibonigoj dezireblas? Dankon Ludovica

La kutimaj plibonigoj, Ludovica. Mi jam antaŭ longa tempo priskribis ilin en via diskutopaĝo. Mi nun korektetis la du lastajn alineojn, sed mankas al mi tempon fari pli nun. --PaulP@diskkont 15:59, 25. Jun 2009 (UTC)
Saluton, Ludovica, jen kelkaj konsiloj, kiuj eble helpos en via laboro por Vikipedio:
  • Estas tre utile aldoni al novaj artikoloj la "intervikiajn ligilojn", do tiujn ligilojn, kiuj aperas maldekstre de la artikola teksto kaj montras al samtemaj artikoloj en aliaj vikipedioj. Estas facile trovi ilin, se oni konas la tradukon de sia temo en unu alia lingvo (ekz. la gepatra); tie oni kopiu la ligilojn kaj ne forgesu aldoni ligilon al tiu lingvo mem.
  • Inverse, intervikiaj ligiloj ne estas "eksteraj ligiloj". Anstataŭ meti referencon al, ekzemple, la itala vikipedio en la formo "it.wikipedia.org/wiki/xyz", oni prefere enmetu la koncernan intervikian ligilon ([[it:xyz]]).
  • Kiam pri iu vorto oni estas ne vere certa (ekz. "Portogalio"), oni konsultu vortaron. Mi pli ofte konsultas vortaron pro Vikipedio ol pro ĉiuj aliaj kialoj.
  • Evitu longajn, komplikajn frazojn; prefere verku plurajn interligitajn frazojn.
  • Kontrole legu vian tekston. Facile oni mistajpas (ekz. "konevcncio" anstataŭ "konvencio", "reglektataj" anstataŭ "neglektataj", "Hipanio" anstataŭ "Hispanio"), sed same facile oni trovas tiajn erarojn relegante. Unufoja kontrollegado eble ŝparas al aliaj centon da hezitoj dum legado.
  • Kontrolu viajn ligilojn. Kiam interna ligilo aperas blua, ĝia celo ja ekzistas, sed eble estas malĝusta artikolo aŭ nura apartigilo. Ekzemple anstatataŭ [[Napoleono]] skribu [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]].
Eble vi diros, ke tiuj konsiloj kostas tempon. Jes ja. Sed se oni ŝparas tiun tempon, aliaj vikipediistoj bezonas almenaŭ tiom da tempo por korekti.
Mi deziras ĝojan vikipediadon! –Umberto 17:51, 25. Jun 2009 (UTC)