Diskuto:Konsolvirinoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ADLS-diskuto[redakti fonton]

Proponita de --Bea 13:33, 30. Mar 2007 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por: Marcos 13:42, 30. Mar 2007 (UTC)
  2. Por Por: Eric Coffinet 07-03-30 15h15 UTC
  3. Por Por: --Internaciulo 09:21, 11. Apr 2007 (UTC)
  • Detenas:
  1. Sindetena Sindetena: Kompare al la angla versio, ekzemple, la artikolo havas iom malpli da bildoj kaj signife malpli da referencoj (nome nur du!!). Alaŭdo ۩ 18:04, 30. Mar 2007 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:
de Eric Coffinet : interesa artikolo pri nesufiĉe konataj eventoj de la dua mondmilito (legu ankaŭ la verkojn de la japana esperantistino "Verda Majo" pri tiu konflikto)

ne klara frazo[redakti fonton]

publikigi ĉiajn dosierojn kaj materialon posedintajn pri komfortejoj; iu bonvolu revortigi tion ĉi pli kompreneble. --Zmitro 11:00, 19. Sep 2007 (UTC)

ne bona vortumo; pli taŭgas "konsolvirino"[redakti fonton]

La vortumo KOMFORTULINO imagigas, ke tiu virino mem estas komforta, de la adjektiva kategorio de la radiko komfort'. Fakte estas komfortigulino, kaj por tio la esprimo KONSOLVIRINO multe uzata en rilataj artikoloj, estas pli taŭga. --Sibazyun (diskuto) 22:06, 25 Maj. 2013 (UTC)

Mi subtenas Sibazyun. Jen estas kelkaj atestoj pri uzateco de "konsolvirino".

1. Libro, kies titolo enhavas "konsolvirino"-n:
Konsolvirinoj de Japana Imperia Armero,
NISHINO Rumiko, K. Kurita k.a. Biblioteko Kolombo, Sizuoka 2007
2. Libro, kies ĉapitro enhavas "konsolvirino"-n:
Historio por Malfermi Estontecon: Moderna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio,
Redaktokomitato de la Lernolibro, Fremdlingva Eldonejo, Pekino 2007
"Fina Ĉapitro 2. Japanarmeaj Konsolvirinoj kaj la Virinaj Homaj Rajtoj"
3. Gazetartikoloj, en kiuj estis uzata "konsolvirino":
Neniu konsolo (https://www.monato.be/2007/009221.php),
Jahan DERKS, Monato, 2007
"En 1993 la japana registaro agnoskis la ekziston de tiel nomataj konsol-virinoj..."
Japanio devas konvene pritrakti kompenson al ĉinaj konsolvirinoj
(http://esperanto.cri.cn/581/2010/03/05/1s109787.htm),
Reatpaĝo de Ĉina Radio Internacia, 2010
--Vastalto (diskuto) 12:50, 26 Maj. 2013 (UTC)