Diskuto:Koramiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

1. Ĉu bona amiko ne estas koramiko, amiko gardata en la koro? Mi ja scietas pri tiu problemo/polemiko, sed la artikolo ne sufiĉe klarigas ĝin. 2. Ĉu "amrilato" estas sufiĉa kunmetaĵo por difini tion, kion pritraktas ĉi tiu artikolo? Mi amas miajn amikegojn, jen amrilato. La artikolo tamen evidentigas, ke amoro havas rolon en la afero. Mi proponas iun kunmetaĵon kun la radiko "amor". Raoni Sousa 16:57, 10. Aŭg 2006 (UTC)

En la blogo de Bertilo Wennergren estas uzata la vorto "amamiko". Ĝi ŝajnas esti tre bona solvo de la problemo!