Diskuto:Korporaciismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi iom konfuziĝas pri difino de "korporacio" en Esperanto. Ĉu ĝi estas vera aŭ malvera amiko kun la angla vorto corporation? Ŝajnas, ke entrepreno estas corporation laŭ la angla senco, kaj kiam oni serĉas "korporacion" en nia Vikipedio, oni estas alidirektita al la paĝo Gildo. Gildo kaj korporacio (corporation) ne havas samajn difinojn, kaj mi kredas, ke "entrepreno" estas la vera signifo de la vorto "korporacio." Tamen, korporaciismo estas bona nomo por la ismo, unue pro sia internacieco, due ĉar "entreprenismo" sugestas nur entreprenemon, ne la ligon de la ŝtato kaj la entreprenaro... Kion pensas aliuloj? Ĉu oni uzu la vorton "korporacio" intence de corporation?

--Nick, 22 apr 2008, 1:19 (UTC)