Diskuto:Kortego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"... deveno de korto (latine: curia, aula, france: cour, angle: court) ...": etimologie korto devenas de la latina cohors, cohortis (co = kun, hortus = ĝardeno, signifo "enfermejo"); vidu Etimologia Vortaro de Ebbe Vilborg kaj ekzemple klarigojn en la hispanlingva Vikipedio. Kvankam curia, aula aperas en la germanlingva Vikipedio, ili verŝajne estas eraroj se temas pri la deveno de la vorto korto. --Riŝo 07:42, 3 Apr. 2011 (UTC)Riŝo