Diskuto:Kosa lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estu kosa, ĉar tiel oni prononcas la vorton en aliaj lingvoj; "ksosa" estas forgesinda strangaĵo. Guglo trovas 70 ekzemplojn de "kosa lingvo", kaj 4 de "ksosa lingvo". Lingvano 08:34, 23. Jun 2005 (UTC)

Eble Jorge CAMACHO preferus "ksosa" aŭ eĉ "kshosa", bele grafismaj redonoj de Xhosa. (Pardonu min, jc! Mi ne povis ne! ;-) )
Mi havas pli laŭfoneman sintenon al Esperantigo.
"xh" en la Kosa reprezentas malantaŭan klakan sonon, kiun nia lingvo ne posedas. Sudafrikaj senklaksonlingvanoj diras [kosa] aŭ simile, kaj mi pensas ke estas bona ideo ke ni imitu ilin. (Kaj forgesu pri William AULD, kiu uzis la formon "Ksosa" en sia Esperanta krestomatio. Li estas brila aŭtoro, sed same erarpova pri fremdoprononcoj kiel multaj el ni.) Kosa, kosa, kosa!
Bab 14:02, 23. Jun 2005 (UTC)