Diskuto:Kosmopramo Columbia

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uzo de "Skipo"[redakti fonton]

Dum mi frue uzis la vorton "skipo" por referi al la anoj de la kosmopramo, ĉu tio ne estas malĝuta. Oni kutime havas tri skipoj tage. Sed la pramanaro restas resonca (aŭ respondeca) tutatempe. Do ĉu ni ne devas diri "pramanaro" anstataŭ "skipo". Bonvolu ŝanĝi la vorton "skipo" al "pramanaro". --F3meyer 07:24, 26. Jun 2007 (UTC)

Mi ne havas PIV-on ĉi tie, sed jen tio, kion diras ReVo: "Skipo - Grupo de kunlaborantoj plenumanta komunajn taskojn". Amike, Bea 09:43, 26. Jun 2007 (UTC)

Mi havas NPIV-on. Laŭ ĝi: "Skipo - Grupo de laboristoj, kune laborantaj en difinita nombro super la sama tasko, kaj eventuale alternanta kun alia simila grupo" --F3meyer 14:41, 27. Jun 2007 (UTC)

Do, laŭ tio la vorto estas ĝusta (ili ja "laboras super sama tasko" kaj eĉ pri "eventuale aternanta", konsiderante la diversajn misiojn), ĉu ne? Tamen, se vi deziras ŝanĝi al "kosmopramanaro", bonvolu fari. Bea 08:20, 28. Jun 2007 (UTC)