Diskuto:Kritiko pri Esperanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu komplete forigi la artikolon?[redakti fonton]

Estas pluraj kaŭzoj por fari tion:

  • Komplete mankas fontoj.
  • Mankas la ekvilibro inter la diversaj flankoj de la disputo. Ĉe Vikipedio:Neŭtrala_vidpunkto oni skribas, ke indas "priskribi senpartie laŭeble la diversajn flankojn de ideo aŭ disputo." Tio mankas ĉi tie.
  • Mi petas rigardi la anglan vikipedion pri Esperanto - tie estis forigita la artikolo "Criticism", ĉar tie oni opinias, ke tiaĵo neniel havu lokon en vikipedio, ĉar ĝi tro substrekas la negativajn flankojn. "It doesn't make sense to split the Esperanto article into an 'Esperanto' and an 'Esperanto is bad' article." Tio estus kontraŭ la principo de neŭtraleco! --Lu (diskuto) 21:06, 5 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi pensas ke bone estus havi artikolon pri Kritiko pri Esperanto sed artikolo sen referencoj ne povas ekzisti. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:53, 5 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Ne kontraŭas kritiko nura VP:NV‑on (sed kontraŭas jese opinioj ĝin). —LLarson (dirita & farita) 22:28, 5 jul. 2016 (UTC)[Respondi]