Diskuto:Kubo (geometrio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aleae jactae sunt[redakti fonton]

Tio ne estas la latina proverbo, kaj ĝi ne signifas "la kuboj estas ĵetitaj". "Alea" (gramatike singulare) ne estas la vorto por la kubo, sed por la kubludo kaj aro de ludkuboj (ludkubaro). Pro tio, la proverbo estas "alea iacta est" (literon J la latina ne havis, samkiel K kaj Z), kaj ĝi signifas "la ludkubaro estas ĵetita", do sence "la kuboj estas ĵetitaj" (pluralo). "Aleae jactae sunt" do signifas "pluraj ludkubaroj estas ĵetitaj". La latine pluralforma miscitaĵo bedaŭrinde oftas pro la malbonaj latinlingvaj scioj de modernaj homoj ;-) [BelAir] --193.30.140.137 13:09, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]