Diskuto:Kunigo-klavo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĵus ricevis atentigon pri tiu klavo. Mi bezonas la klavon, ĉar kontraŭe al mia ĝisnuna komputilo, en mia nova komputilo estas versio de WORD, kiu ne plu komforte skribas unikodajn literojn, per fiksitaj makrooj, ekz. c per Ctrl c ktp.

Mi ankoraŭ ne praktike testis la kunigo-klavon. Mi ne estas certa, ĉu ĝi vere bone funkcias. Anstataŭ longe cerbumi kaj testi, mi decidis tuj fari la artikolon, kiu eble pli bone helpos. Bonvolu testi, raporti, kaj eventuale plibonigi la artikolon. Legu ankaŭ la anglan version. Sed ĝi estas laŭ mia gusto iom tro detalema. Min interesas la funkcio, ne tiom la teorio. --Hans Eo 12:51, 29. Nov 2010 (UTC)

Unuaj rezultoj: ĉiuj negativaj. Nek je uzo laŭ la angla, nek laŭ la germana teksto io funkciis. Nur amiko raportis, ke en linuks-sistemo li sukcesis. Google donis pli ol 3000 reagojn pri Windows "compose Key". Sed nur unu mi trovis kun vera enhavo: tie iu skribis: ĉe mi la compose klavo produktis strangajn nedeziritajn rezultojn. Prave! Ĉe mi ankaŭ. --Hans Eo 14:18, 29. Nov 2010 (UTC)

Saluton, Hans. Mi ĵus iomete plibonigis la artikolan stilon. Krome mi aldonis la ŝablono {{ĝermo}} kun parametro}}, por indiki, ke la artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Amike --Tlustulimu 15:20, 29. Nov 2010 (UTC)

Dankon! Mi ne povis mem skribi la ĝustan tekston pri ĝermo, ĉar mi ne trovis la simbolojn { kaj } Nun mi havas ilin.  :-)) --Hans Eo 15:53, 30. Nov 2010 (UTC)

Restas la problemo ĉe mi, ke la klavo produktas fuŝaĵon. Tuj post puŝo de la klavo aperas vertikala listo kun komandoj: Einfügen..-Zeichen..Absatz...ktp. Mi uzas acer komputilon kun Win Vista. Kion fari? --Hans Eo 16:02, 30. Nov 2010 (UTC)