Saltu al enhavo

Diskuto:Grupa kuraĝigado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Kuraĝigistinoj)
Latest comment: antaŭ 1 monato by ThomasPusch in topic 15 jarojn pli poste

Saluton, vi alinomis paĝon pri aplaŭdigistinoj je huraistoj. Kio estis malĝusta en la antaŭa titolo? La vorto huraisto ne estas ĝusta, ĉar se estus ia hurai (mi huraas), oni devus igi iun huraa, do huraigi iun (mi huraigis vin), se la vorto havas sufikson por sportistoj (profesio ĝenerale), devus sekvi huraigisto kaj se tie estas nur virinoj (mi nenie vidis virojn por tiu agado), devas esti huraigistinoj. Ĉu mi malpravas? Zuazua 05:35, 16. Nov 2009 (UTC)

Vi malpravas. Mi ja vidis viran huraiston. Oni ne bezonas -ig, ĉar, kvankam ili estis aplaŭd-ig-istoj, ili nuntempe estas aklamistoj. Sen ili, la ŝatantoj verŝajne ankoraŭ huraus.
Laŭ Google:
Aplaŭdigisto - O
Aplaŭdigistino - 3
Aklamisto - 191
Aklamistino - 122
Huraisto - 138
Huraistino - 8-Amika Babilfrenzo 23:10, 17. Nov 2009 (UTC)
Aklamisto rilatas al tute alia agado: tiu vorto rilatas al publiko, kiu aklamas iun. En PIV estas indikite: la kongresanoj aklamis la veteranon. Estus eble strange diri, ke la veterano aklamis la kongresanojn. Zuazua 17:57, 20. Nov 2009 (UTC)
Ne: aklami rilatas al tiu publiko, sed aklamisto estas huraisto/aplaŭdigisto. Se, laŭ vi, la nomo aklamisto ja maltaŭgas, ŝanĝu la nomon al Huraisto. Ĝi estas pli uzata ol aplaŭdigist(in)o kaj ĉiam estas aplaŭdigistino, malsame al Aklamisto (almenaŭ laŭ vi.) Kiel mi jam skribis, huraistoj huraas, sed la huraantoj verŝajne huraus, sen la huraistoj. Tial estas iom malĝuste nomi ilin aplaŭigistoj. -Amika Babilfrenzo

Mi alinomis huraistojn al angla nomo, kiu estas plejparte uzita ankaŭ en alilingvaj neanglaj vikipedioj. Ankaŭ sturmantaj soldatoj krias hura! Ĉu ili do estas ankaŭ huraistoj? Jujijo 06:58, 26. Jul 2010 (UTC)

15 jarojn pli poste

[redakti fonton]

En la Mondaj Ludoj 2025 la sporta fako unuafoje estas konkura disciplino, kaj kiel nomo de konkura disciplino la vorto "kuraĝigistinoj" aŭ iu ajn nomo finiĝanta kun "-istinoj" maltaŭgas - la disciplino "Arta sketado" ankaŭ ne titoliĝas "paroj da divers-seksaj artaj sketistoj" aŭ "paroj da artaj gesketistoj". Necesas nomo finiĝanta en "-ado", do plej simple "kuraĝigado", sed pli preciza nomo eĉ estas "grupa kuraĝigado", ĉar kvankam ne nepre ĉiuj dancistoj devas esti virinoj, tamen klare difiniĝas ke devas esti grupo kune aganta. Tial do mi ŝanĝas la titolon "kuraĝigistinoj" al "grupa kuraĝigado". ThomasPusch (diskuto) 16:43, 14 okt. 2025 (UTC)Reply