Diskuto:Kvanzao

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo plibonigindas! (Faros mi.) Unue, ĉiuj alternativaj "esperantigoj" de la tradukinto estas ŝliaj propraj, ne troveblaj per Guglo nek en tekstaj datumbazoj. (Provu mem!) Mi ilin forigos. La sola akceptebla esperantigo de ĉi festo (kaj ĝi certe meritas esperantigon, pro siaj sufiĉaj internacieco kaj disvastiĝeco) estas kvanzao, kun -ao por respeguli la simbolan grafismon -aa kaj komenca kv- kiel ĉiam ĉe originlingva [kŭ]: queer > "kviro", quantum > "kvanto" ktp. Due, de kie venas la informoj pri kvanzaa populariĝo en Afriko? Ja estas esence Usona festo, kaj ĉi tion mi trovas tre suspektiga. Bab 10:27, 14. Jan 2005 (UTC)


Mi ĵus forigis la frazon pri celebrado de kvanzao en Afriko mem. Tio estas miskompreno - estas nure Usona tradicio, kaj la solaj kiuj eventuale kvanzaumas en Afriko estas elmigrintaj Usonanoj kaj ties Afrikaj konatuloj. Ĉi ideo ŝajne venis el fuŝ-traduko de ligo en la Germana artikolo, "Kwanza in der Africana", kiun iu mistradukis kiel "Kvanzao en Afriko". "Africana" estas Afrik-Usona retejo, ne Afriko! Nun la ligo ne plu funkcias, kaj mi ĝin do forigis. Bab 12:52, 17. Jan 2005 (UTC)