Diskuto:Laŭbita logiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kara vikipediisto Maksim, mi ŝanĝis en la unua frazo de "Laŭbita logiko" la kombinon "maniero komputado" al "maniero komputada". Vi estas hungaro, ĉu ne? Mi estas germano. Eble la lingvosentoj de vi kaj mi laŭ la diversaj gepatraj lingvoj diversas. Kvankam la duobla substantivo verŝajne principe eblas, mi trovas la kombinon de sustantivo kun adjektivo pli flua, respektive pli facile komprenebla por la leganto. Eble ankaŭ estis nur tajperaro.

Se vi ne konsentas pri mia korekto, bonvolu skribi al mi retmesaĝon aŭ reŝanĝi al via teksto. Mia retadreso estas: aloiseder@arcor.de

Alois Eder, vikipediisto Alois