Diskuto:La Maŝinaro de Libereco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto uzita por traduki la anglan privatize (meti firmaon aŭ servon antaŭe provizitan de la registaro en la privatan sektoron) estas deŝtatigi. Miaopinie tio estas iom konfuza vorto (mi ne vere komprenis pri kio temas ĝis mi regardis la anglan artikolon), kaj ŝajnas al mi ke privatigi estas pli taŭga, kaj ĝi estas pli-malpli rekta traduko almenaŭ de angla privatize, franca privatiser kaj hebrea lehafrit, do ĝi estas internacieca. (Krom se iu scias, ke alia vorto jam estas kutima en Esperanto.) -- AdamRaizen 00:02 24. Jul 2003 (UTC)

Unu kialo por miaj tradukoj de ĉi tiu artikolo kaj aliaj (Libertarianismo, ktp) estas por stimuli diskuton pri la ĝustaj Esperantaj vortoj por la fako. Mi ne jam havas aŭ Deklingva Manlibro Pri PolitikoInternational Business Dictionary, sed en ĉiuj ajn vortaroj mi ne povas trovi vortojn por la anglaj vortoj pri libertarianismo. Tamen ĝi estas malgracia, mi uzis libertarianiston por subtenanto de libertarianismo. Same, mi ne povis trovi vorton por la angla privitize. Mi trovis deŝtatigi en vortaro kiu aperis ĉe la TTT antaŭ multaj jaro, kaj malaperis baldaŭ poste. Mi konservis kopion. Sed mi ne trovis la vorton ie alia. Laŭ mi, deŝtatigi estas komprenebla, sed mi ankaŭ preferas privatigi. Ĉu ni havas ĝeneralan konsenton pri ĝi? -- Dale_GULLEDGE 14:15 24 jul 2003 (EST).
Mi ne vidas (almenaŭ hodiaŭ ? ) "privatigi", en PIV2. Jes "malŝtatigi", se vi zorgas pri tio. Vi povas ankaŭ kompari uzofteco ĉe Google. Mi tondis la -ist- al "libertarianistoj" en Libertarianismo, ĉar mi ne legis tion ĉi ankoraŭ. Kie diskuti? -- :)
Mi trovis uzon de privatigo en artikolo en Monato, Makroekonomiko en la 20a jarcento. Mi ŝanĝos deŝtatigi al privatigi. Mi kolektis preskaŭ 200 vortoj pri ekonomiko kaj politiko de artikoloj en Monato hieraŭ. Eble mi devus krei fakvorton por miaj tradukoj. -- Dale GULLEDGE 09:55 30 jul 2003 (EST).

Ĉu ni havas iom pri Vikipedio:Titolo de libro? Se ne estas traduko en Esperanto, ĉu ne pli enciklopediecas, ke la titolo estu tiu de originalo. Almenaŭ skribu la originalan ie en la artikolo. -- :) 04:01 25. Jul 2003 (UTC)

Vi pravas. Mi verkos sugeston aldonindan al Vikipedio:Nomoj de titoloj. Bab 14:43 30. Jul 2003 (UTC)