Diskuto:Lampertheim

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jes, ekzistas du urboj (nu, almenaŭ loĝlokoj, nur unu el ili estas urbo) Lampertheim. Sed nur pri unu ekzistas e-lingva artikolo, kaj en plimulto de la alilingvaj vikipedioj la germana loko havas la titolon "Lampertheim" sen aldonaĵo. Tiel ankaŭ origine estis en la e-lingva vikipedio, kaj tiel reestu. La urbo en Hesio havas prokximume 32 000 loĝantoj, pli ol dekfoje pli ol la neurba komunumo de iom malpli ol 3000 loĝantoj en Alzaco, kaj pli verŝajnas ke interna ligilo de nomo "Lampertheim" celas la urbon en Hesio ol la malgrandan komunumon en Alzaco. Aldone estu apartigilo "Lampertheim (apartigilo)", kaj mencio pri la francia loĝloko komence de la artikolo pri la germania komunumo. Iam kreota artikolo pri Lampertheim (Francio) tiam simple povos plenigi la nunan informtruon. ThomasPusch (diskuto) 12:13, 25 Feb. 2016 (UTC)