Diskuto:Latvia Popola Fronto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Latvia Popola Fronto estis civitana movado de latvoj el diversaj politikaj orientiĝoj, kies komuna celo estis la eksiĝo de Latvio el Sovetunio kaj la restarigo de ŝtata sendependeco por Latvio. La organizaĵo malfondiĝis rapide post atingo de la ŝtata sendependeco, kaj ne agis kiel "normala" politika partio - havi elektitan partian gvidantaron, partiprogramon, partopreni en demokratiaj balotoj, sendi reprezentantojn al nacia parlamento, ktp. Tial mi intence ne metis ĝin en la kategorion "politikaj partioj de Latvio" - se entute, tiam ĝi devus esti en la subkategorio "malaperintaj politikaj partioj de Latvio", kaj ne uzis la "informkeston partio". La alilingvaj artikoloj pri la movado ĉiuj same rezignas pri "partia" informkesto, sed iuj ja enordigas la movadon en kategorion "(malaperintaj) politikaj partioj de Latvio". Ĉi-tie vikipediisto RG72 aldonis la kategorion. Ĉar ja la movado iusence estis iometa parenca al partio, kaj grava antaŭŝtupo por la posta kreo de politikaj partioj en la reliberiĝinta Latvio, mi ne protestas se ĝi por pli facila trovo tamen troveblas ankaŭ en la kategorio "malaperintaj politikaj partioj de Latvio", ne nur en "historio..." respektive "politiko de Latvio". Mi nur atentigas ke tio estas tre vasta interpreto de la kategorio.

Aidas 18:30, 18. Maj 2010 (UTC)