Diskuto:Lebanona cedro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ja iu aŭtoro de PIV kulpas pro tiu aĉa "Lebanona" kiu paŭsas la anglan "Lebanon cedar". Kial ne estu simple "Libana cedro" ? La lando ja nomiĝas Libano kaj ne Lebanono (laŭ la angla en:Lebanon. --Arno Lagrange @ 18:53, 22 Dec. 2012 (UTC)

Ankaŭ Zamenhof mem parolas pri Lebanono (montaro). Tute ne estas "libana cedro" ĉar la specio ankaŭ nature vegetas en Turkujo. --Forstbirdo (diskuto) 08:50, 24 Dec. 2012 (UTC)
En ordo se ne temas pri la lando sed pri la montaro. Mi fakte konfuziĝis pro la angla vorto Lebanon kaj ne sciis pri la Esperanta nomo de la montaro. --Arno Lagrange @ 12:03, 25 Dec. 2012 (UTC)