Diskuto:Lingvoj de Eŭropo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Protektado[redakti fonton]

Mi duon-protektis la paĝon kontraŭ neensalutintaj kontribuantoj. Ĉi tiu paĝo estas ade redaktata de kontribuanto(j) (ne nepre reganta(j) Esperanton) kiu(j) nepre volas trudi iu(j)n difinita(j)n lingvomapo(j)n. En mia lasta redakto mi aranĝis la mapojn jene:

  • du mapoj en Esperanto montritaj tiagrande ke oni povu rekte legi la lingvonomojn
  • aron da aliaj mapoj kiuj ĉiuj estas malsamaj de la du unuaj. Inter ili estas iu anglalingva mapo nomita "ĝustigita" kiun iu (j) kontribuanto(j) ade enmetis anstataŭ la preskaŭ sama nomita "simpligita".

Ĉiel ajn ĉiuj tiuj mapoj estas kritikeblaj, prezentas la faktojn pli simple ol ili fakte estas. Neniu el ili povas esti prezentita kiel la ĝusta super la aliaj. Sekve por iu kiu interesiĝas pri la temo, estas informive disponi pri tiu kolekto kaj povi kompari. En la realo, multaj situacioj estas pli komplikaj ol kolorigita mapo povas kredigi: en multaj lokoj estas parolataj pli ol unu lingvo, ekzemple dialekto kaj ŝtata lingvo, landa lingvo kaj lingvo de najbara lando, ktp., en variaj proporcioj, kaj sur bazo de malsamaj individuaj situacioj: povas apudvivi loĝantoj ĉu unulingvaj, ĉu pli malpli kapablaj komuniki per la dua (tria) lingvo. "Ĝusta" mapo devus respeguli tiajn faktojn: se tio estas tre malfacile realigebla je kontinenta nivelo. Sekve iuj mapoj prezentas iujn areojn en koloro kiu ŝajnigas ke tie oni parolas iun lingvon A, aliaj mapoj respektive lingvon B dum reale ekzemple estas 60% da unulingvuloj A, 5% da unulingvuloj B kaj 35% da dulingvuloj (A+B). Mi havas projekton iam reverki pli kontentigan mapon kaj ekkolektis materialon en laborpaĝo: Uzanto:ArnoLagrange/Lingvoj de Eŭropo --Arno Lagrange @ 15:15, 27 Jul. 2011 (UTC)