Diskuto:Liniarbitrulo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eble la titolo de la artikolo estas ŝerco, ĉar la decidoj de iuj futbalaj arbitraciistoj eble ŝajnas arbitraj. Tamen Vikipedio ne estas loko por tiaj ŝercoj. Mi proponas ĝustigi la titolon (asista arbitraciisto, arbitraci-asistanto? eble futbalemulo povas helpi). – Umbert' (diskuto) 21:55, 1 Maj. 2013 (UTC)

- Ankoraŭ ne ekzistas vikipedia paĝo pri "ludjuĝisto" (referee). Iuj nomas tiun 'arbitraciisto/arbitracianto'. Iuj lingvoj kiel la rusa kaj la germana uzas la ekvivalenton de 'juĝisto', dum aliaj lingvoj uzas la ekvivalenton de 'arbitraciisto'. Mi ne vere certas, kial unu el tiuj estu pli taŭga ol la alia, do mi mem elektus 'juĝisto' ĉar ĝi estas iom pli mallonga vorto kaj pli facile direbla! Rilate 'linesman' la oficiala titolo de la posteno estas 'Assistant referee', do en Esperanto tio estus 'Asista ludjuĝisto'. Kaj en la teksto mem, oni povus mencii alternativan neoficialan nomon 'linijuĝisto' (linesman). Ankaŭ ekzistas tielnomata 'Fourth official', do la 'kvara asista ludjuĝisto', aŭ se pli rekte traduki: "la kvara oficialulo". --Chainy (diskuto) 21:57, 29 Jun. 2013 (UTC)