Diskuto:Listo de britaj monarkoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Du reagojn:

1. Ĉu ĝustas paroli pri "Brita monarkio", kiam ĝi esence estas Angla, kio pro historiaj kialoj transprenis la monarkiojn Kimran kaj Skotan?

2. Ĉu vere necesas esperantigi la nomojn de la gereĝoj? Ĉiuj nomoj ja efektive estas Anglaj (do ne aperas nomad-konfliktoj kiel "Donostia" (Eŭska) kontraŭ "San Sebastián" (Hispana), kiun iu ial preferis esperantigi kiel "Sankta Sebastiano", vd. la artikolon pri Eŭska Aŭtonoma Komunumo) kaj pli facile rekoneblaj por personoj serĉantaj informon. T. e., se iu persono volas informon pri "Elizabeth", ŝli skribas Elizabeth kaj ne Elizabeto en la serĉ-tekstujo - simile, ŝli skribus Elizabeth TAYLOR por trovi informon pri Elizabeth TAYLOR.

Ĉu finfine gereĝoj ne estas homoj kun propraj nomoj kaj kulturaj fonoj kiel ĉiuj aliaj?

--Bab

Jen kiel mi pensas diference:

1. Jakobo la 6-a, lasta reĝo de Skotio, iĝis reĝo de Anglio je la morto de Elizabeto en 1603. Kvankam la tronoj pro tio estis unuiĝintaj, la leĝa unuiĝo de Skotio kaj Anglio ne efektiĝis antaŭ la Akto de Unuiĝo, la 1-a de majo 1707. Eduardo la 1-a konkeris Kimrion en 1282, kiam angla soldado mortigis la lastan kimran princon, Llewelyn ap Gruffydd ab Llewelyn. La tuja efekto de la morto de Llywelyn estis la Statuto de Rhuddlan en 1284, pro kio Eduardo la 1-a formale aneksis Kimrion al la angla krono. Tiel la brita monarkio, bone aŭ male, enhavas Kimrion dum sep jarcentoj kaj Skotion dum du jarcentoj. Diri alie estus reskribi la historion.

2. Koncerne la nomojn de reĝoj, mi denove malkonsentas. Se vi rigardas kio fariĝas en aliaj lingvoj, estas normala traduki historiajn kaj reĝajn nomojn. La angla reĝo Henry VIII koniĝas en Germanio kiel Heinrich VIII. Louis XIV de Francio estas pole Ludwik XIV. La itala San Francesco di Assisi estas norvege den Hellige Frans av Assisi kaj hungare Assisi Szent Ferenc. Hispano kiu volas trovi artikolon pri la angla reĝino Elizabeth II ne serĉos la anglan nomon, sed Isabel II, kiel ŝi estas konata en la hispana mondo. Krom historiaj kaj reĝaj nomoj, mi konsentas kun vi. Elizabeth TAYLOR aŭ Nelson MANDELA estas Elizabeth TAYLOR aŭ Nelson MANDELA kie ajn oni iros. Mi pensas same pri geografiaj nomoj. Se la urbo aŭ alia loko estas mondfama, normale ĝi havas esperantan formon. Antwerp (angle), Anvers (france), Antwerpen (nederlande), kaj Amberes (hispane) iĝas esperante Antverpeno. Beijing/Pei-king/Pekín estas esperante Pekino. Ne famaj urboj gvardas sian nacian formon, Whangamomona (Novzelando) ne ŝanĝiĝas.

  • Ĉu la persono aŭ loko estas mondfama, historia?
  • Ĉu aliaj lingvoj tradukas la nomon?
  • Ĉu estas esperante tradicia ŝanĝi la nomon?

La TTT estas bona referenco por respondi al ĉi tiuj demandoj kaj decidi.

==G. YEOWELL


Ĉu ne Listo de britaj gereĝoj estus pli bona nomo? --Gabriel BEECHAM 22:03, 20. Jun 2005 (UTC)


La listo parolas pri reĝoj de "Britio" ek de 1603, la angla kaj itala vikipedioj nur ek de 1707 (act of union). Antaŭaj reĝoj ja regis pri Anglio, Skotlando kaj Irlando, sed ne uzis la nocion "Britio". Kiel nomi ilin? -- Umberto 18:56, 28. Jul 2005 (UTC)


Laŭ mi, la termino "britaj reĝoj" estas sufiĉe larĝa por inkluzivi kaj reĝoj kaj reĝinoj, kaj reĝ/in/oj de Britio, Anglio, Skotlando, Kimrio, Sussex, Wessex, Norhumbria, Manksinsulo, ktp, ĉar ĉiuj tiuj "reĝoj" estis reĝo de iu parto de Britio (Insulo), mem se la politika ŝtato de "Britio" ne ekzistis. Ni havas lingvan avantaĝon, ĉar "Britio" ne necese estas la sama kiel la "Unuiĝita Reĝlando", ĉu?
Kvankam, ene de la artikolo, oni klopodu klarigi, kiu estis reĝo de kie. Kaj la artikolo ankaŭ devu temi pri reĝoj antaŭ Vilhelmo la konkerinto, kaj pri skotaj kaj kimraj reĝo. Ne forgesante la "Heptarchy-on (Heptarkion? Sepreĝlandon?) de Northumberland, Wessex, kaj aliajn reĝlandojn kiujn mi ja forgesas. (mi fuŝis historion ĉe lernejo).
Se ni diskutas troe la titolon de la artikolo, aŭ la datojn kiam "Britio" ekekzistis, ktp, ni malsparus tempon kaj finfine ni havus diskutopaĝon tiel longan kaj enuigan kiel la anglan! (11 paĝoj, kontraŭ 8 por la artikulo mem). Malpli diskutado, pli aldonado!

--Le Hibou 20:29, 28. Jul 2005 (UTC)