Diskuto:Listo de profesioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo enhavas multe da profesioj finiĝantaj per "-iisto", por kiuj ekzistas alternativa formo sen "-iist-" (ekzemple "geografiisto"/"geografo", "geologiisto"/"geologo"). Certe la pli longa formo ŝparas unu radikon, sed la malpli longaj formoj laŭ mia impreso estas pli multe uzataj. Kiel ni traktu tion? -- Umberto 6. Jul 2005 21:10 (UTC)

Mi forigis "profesion" ŝtelisto. Eĉ kiam tiu ĉi vorto havas sufikson -isto, tio ja ne estas profesio. Simile povus esti "profesio" ekz. murdisto, rabisto, ĉu ne? Petro 7. Jul. 2005 19:36 (UTC)