Diskuto:Listo de reĝoj de antikva Egiptio
Jarindikoj antaŭ Kristo[redakti fonton]
En la artikolo estas stranga miksaĵo de jarindikoj, ekzemple:
Meza Imperio (-2070--1790 a.K.)[redakti fonton]
Oni ne kombinu minus-signon kun la indiko "a.K." - ambaŭ signifas la samon. Oni skribu aŭ tiel:
Meza Imperio (2070 - 1790 a.K.)[redakti fonton]
aŭ tiel:
Meza Imperio (-2070 - -1790)[redakti fonton]
aŭ ekzemple tiel:
Meza Imperio (-2070 ĝis -1790)[redakti fonton]
(ĉar la minus-signo tre malbele aspektas apud la ĝis-streko). Sincere, Moldur 18:58, 23. Mar 2008 (UTC)