Diskuto:Literaturo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, ĉiuj!

Kiel vi vidas, mi reorganizis la ĉefpaĝon. Tion mi faris ĉar:

-kun pli kaj pli verkist-artikoloj aperantaj, la paĝo aspektos kaosa. Bonan superrigardon oni ĉiam povas ekhavi je Ĉefverkoj de literaturo.

-Naciaj literaturoj estas nekonvena termino en moderna post-romantisma enciklopedio. Kio ĉefe influas aŭtoron, estas: ŝliaj skrib-lingvo, loĝloko/medio (regiono, ne nacio. Paroli pri "Argentina literaturo" kontraŭe al "Ĉilia literaturo" aŭ "Aŭstria" flanke al "Germania" ne vere pravigas la parolinton), kaj lia viv-erao (ĉu ŝli vivis dum la mezaĝo aŭ romantisme, ekzemple). Kafka apartenas al kaj la "Ĉeĥia literaturo" kaj la "German(lingv)a literaturo", sed ne al la "Ĉeĥ(lingv)a literaturo" (por pli bonaj ekzemploj, vidu je Anglalingva literaturo). Je kelkaj malgrandaj lingvoj ne ekzistas diferenco inter literaturo "nacia" kaj "nacilingva" (ekzemple je kartvellingva literaturo), sed mi tamen ensistemigis eĉ ilin pro kohereco. Gravajn verkistojn de iu lando oni listigu sub la koncernata land-artikolo je Geografio.

Mi nun esperas ke:

-Ĉiuj aldonos aŭtorojn ĝustaloken

-Ĉiuj bone ligigos aŭtorojn al periodo, lingvo ktp.

-Komentos la jenon, plibonigos ktp. :-)

-- Bab

Al mi plaĉas viaj ŝanĝoj ! Avtandil

Mi opinias ke titoloj de angla literaturo kaj ĉeĥa literaturo plibonas ol anglalingva literaturo kaj ĉeĥlingva literaturo. Kion vi pensas? --Chuck SMITH

Nu, "angla literaturo" ne funkcias, ĉar ĝi pensigas homojn pri "Literaturo deveninta de la geografia ejo Anglio". Kp: "Angla aŭtoro" (el Anglio) kun "Anglalingva aŭtoro" (el Usono, Barato, Kanado ks.). Artikolon "Angla literaturo" oni povu aldoni SUB "Anglalingva literaturo" (kune kun "Usona literaturo ktp.).

Pri "Ĉheĥa literaturo": Jes, oni povus (mi ne kredas ke ekzistas aŭtoroj ne-ĉheĥiaj kiuj verkis ĉeĥe). Tamen, por KOHERIGI kaj MALKONFUZI mi elektis uzi la saman sistemon por ĉiulingvaj literaturoj.

-- Bab

La magia realismo estas stilo verki, do ne rilatas al enhavo sed al stilo, etoso, ktp.


-- Antonio LEONI skribis:

Se oni kredas je literaturaj genroj kaj movadoj, do, magia realismo estus literatura movado ĉefe manisfestiĝanta per la genro rakontado (kiu inkludas romanon kaj novelon, do, prozon). Kiel stilo (kaj etoso) la magia realismo estas frato, kvazaŭĝemelo, de l'o reala miriga (aŭ la miriga realeco). Kompreneble, estas poetoj inkludataj en la magia realismo, sed ĝi ĉefe manifestiĝas en rakontado. La plej konata reprezentanto de la magia realismo estas Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ; tiu de la miriga realo estas Alejo CARPENTIER. Resume, magia realismo estus literatura movado, kiu entenis, ĉefe, rakontistojn.

Oni ne devas redukti la magian realismon al stilo, ĉar temis, interalie, pri kunfandiĝo de formo kaj senco de l'tekstoj, kaj per distrukturiĝo (bv ne konfuzi tiun ĉi ĵus elpensitan vorton kun la postmoderna diskonstruismo kaj similaj) de la formo de la romano (eksplodo de linieco, ekzemple), kaj per forviŝado de limoj inter realo kaj fantazio (magio), kio produktis konfuzon aŭ miron en la leganto pro repensado de la funkcio kaj senco de literatura mimetismo (tradicia koncepto de literaturo: la realo). Do, magia realismo estas kaj stilo, kaj etoso, kaj ankaŭ literatura movado (prave aŭ ne prave multaj latinamerikaj verkistoj estis konsiderataj kultivantoj de la magia realismo nur pro generacia kaj geografia aparteneco, tial, tiu ĉi termino ankaŭ designas latinamerikajn verkistojn de la eksplodo de la sesdekaj, sendepende de la literaturaj konceptoj en iliaj verkoj), kaj literatura temaro alfrontata de latinamerikaj verkistoj dum granda parto de la dua duono de la dudeka jarcento.


-- Antonio LEONI skribis:

Saluton !

Tiu ĉi diskuto pri magia realismo igis min pensi ke verŝajne ni povus interkonsenti pri kunredaktado de la artikolo Literaturo. Ĝi estas ege grava. Mi opinias ke ni povus harmoniigi diversajn poziciojn pri ĝi. Ekzemple, mi pensas pri trisekcia difino, kiu inkludu tradician difinon (preskaŭ farite), sciencliteraturan difinon kaj filozofian sintenon. Ni ne forgesu ke gravegaj filozofiaj diskutoj de fino de la dudeka jarcento fontis el literaturaj meditaĵoj (rezulto estas, ekzemple, la postmodernismo).

Aliflanke, mi sugestas redukti temajn aksojn je genroj (ĉiam utilaj ĉirilate), landoj kaj regionoj, lingvoj, movadoj kaj literatura teorio (kritiko aŭ kritika teorio). Ĉiu temo estus ligo al difino kaj al rilataj temoj; do, genro kondukus al difino de genro, al tradiciaj branĉoj de literaturo (poezio, romano, ktp) kaj al modernaj branĉoj (aŭ genroj) de literaturo (rakontado, ekzemple). La aliaj temoj povus sekvi similan logikon. La koncepto fikcio povus estis difinita sub literatura teorio. Fikciaj lokoj kaj personoj povus esti definitaj sub la korespondantaj verkoj, la serĉilo devus trovi ilin senprobleme, kaze ke iu serĉos.

Mi ne konsentas pri la aserto laŭ kiu 'Naciaj literaturoj' estas nekonvena termino en moderna post-romantisma enciklopedio. Kio ĉefe influas aŭtoron, estas: ŝliaj skrib-lingvo, loĝloko/medio [...]; unue, ĉar tie ĉi ne temas pri kion ni pensas kio influas kiun, sed pri faktoj: literaturaj verkoj estas politikaj, naciaj, regionaj, landaj, lingvaj, kulturaj, filozofiaj, artaj, estetikaj kaj sociaj faktoj; ili estas sociaj fenomenoj. Due, ĉar ni devas pensi ankaŭ pri uzebleco kaj trovebleco de la informoj. Se iu serĉas la aŭtoron Kafka, tiu povas komenci ĉu per germanlingva literaturo, ĉu per ĉeĥia literaturo, ĉu per fantasta literaturo, ĉar Kakfa estis la tri, samtempe, tio estas fakto kaj ni devas reflekti tion. Kompreneble ni devas limigi nin je plej probable uzotaj serĉlinioj, alimaniere ni restos ĉe detaloj.

Se oni analizas la nunan strukturon de la artikolo Literaturo, oni rimarkos ke ĝi nur reproduktas okcidenteŭropan mondvizion, tio estas facile videbla ĉe Literaturo laŭ erao (ne ĉiuj regionoj en la mondo dividas sian historion tiumaniere, eĉ en Okcidento mem: pensu pri Haitio, Kanado, Meksiko, Usono kaj Brazilo, ekzemple) kaj Literaturo laŭ enhavo|formo|famo, kiuj estas tute mankaj je signifo: la teksto de s-ro Auld sekvas la okcidentan tradicion de krestomatioj kaj estas malfacile kompreni kion signifas famo tie (ĉu de la aŭtoro, ĉu de la verko, ĉu de la eldonisto... mi vere dubas ke literatura fameco estu facile taksebla kaj rekonebla). La punkto enhavo|formo estas des pli delikata kaj estas longaj diskutoj pri tio, kiun por nia feliĉo mi ne citos. Mi rimarkis ke formo, en la artikolo Literaturo, aludas al tio, kio tradicie estas nomata genro (do, ĝi estas uzata kiel sinonimo de formo, kio ne estas rekomendebla, ĉar en la literatura scienco formo kaj genro tute ne estas sinonimoj, do, ni semas eblan konfuzon en la legonto). Kurioze, ankaŭ enhavo estas uzata kiel sinonimo de genro, sed tio kaŭzas grandan konfuzon, ĉar miksas literaturajn movadojn, modernajn genrojn, librovendejan rekomendterminojn, publikcelajn verkojn (porinfana) kaj tradiciajn genrojn (romanoj, sed ĉifoje kun la adjektivo historia... do, ĉiukaze, temas pri romano). Bv ne forgesi ke la kerno de prozo (kaj de ajna literatura produkto) estas la ideo pri fikcio. Do, ne gravas ĉu la romano estas sciencfikcia aŭ historia, ĝi ĉiam estas fikcia kaj tute ne reflektas la realon; teksto estas produkto de iu realo, sed ĝi ne povas reflekti ĝin. La rilato inter la realo kaj la Literaturo estas kiel tiu inter inter ŝtono falinta en akvon kaj la ondoj, kiuj rezultas. Pro tio mi sugestas artikolon en kiu oni difinu genron kaj genrojn el pluraj vidpunktoj.

Kiel vi verŝajne rimarkas, tiu ĉi temo estas unu el miaj pasioj.


-- Antonio LEONI skribis:

Bv konsideri ĉiam ke lando, same kiel nacio kaj literaturo, estas mulflanka, mulfaca, konstruo. Ĝi estas politika, socia kaj ekonomia kreaĵo.


"Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli frua etapo. Nur en 18-19 jc ili egaligis laŭ valoro."

Ĉu tio lasta frazo ĝustas tutmonde? Ŝajnas al mi ke mankas indikon pri loko en ĉi tiu frazo.

Protektado[redakti fonton]

Saluton. Mi ne certas ĉu ĉi tie estas la loko kaj maniero demandi tion, sed mi ne estas lerta vikipediisto sed amatora artikolaldonanto ekzemple pri literaturo. Mi ĵus aldonis artikolon pri kreadismo, sed mi vidas, ke la paĝo literaturo estas netuŝebla, do mi ne scias kiamaniere aldoni tiun en ĝi en ĝia parto lit laŭ skoloj. Same mi volus vidi aldonita en lit. laŭ formo/ poezio/ kaligramo, por posta redakto de tiu artikolo. Vikipediisto:KANI

Mi nun ŝanĝis la protektadon de la paĝo, tiel ke nun ĉiuj ensalutintoj povas redakti ĝin. Marcos 13:08, 26. Mar 2006 (UTC)

Aldonaj eksteraj ligiloj[redakti fonton]

Vidu Aldonaj eksteraj ligiloj