Diskuto:Lokomotivestro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi opinias, ke tiu ĉi profesio nomiĝas lokomotivestro. Se aliaj opinias same, bv alinomi la paĝon. Kerio 18:12, 5. Dec 2007 (UTC)

Ankaŭ mi sentas la esprimon "piloto" ne tre taŭga; origine piloto estis ne stiristo (de ŝipo), sed konanto de la veturejo, kiu direktis la stiriston (anstataŭante la kapitanon). Sed ankaŭ "lokomotivestro" havas problemon: Multaj trajnoj ne havas lokomotivon, sed motorojn en iuj aŭ ĉiuj vagonoj. Kaj "trajnestro" estus erara ĉi-rilate, ĉar multaj trajnoj havas administran estron, kiu ne nepre estas la homo, kiu manipulas la maŝinojn.
En veturilo kun stirilo mi senhezite nomus la homon "stiristo", sed trajno ne havas stirilon. Ĉu eblas vastigi la signifon de "stiri" al trajnoj? Plej trafa ŝajnas al mi "trajngvidisto"; "stiri" kaj "direkti" aludas pri direktoj, kaj trajno ne kapablas meminiciate influi sian. – Aisano 20:04, 5. Dec 2007 (UTC)
La artikolo parolas pri profesio, kiu okupiĝas per "ŝoforado" de lokomotivo. Certe ne gravas, ke la vagonaro ne havas lokomotivon, sed motorajn vagonojn, certe en la unua vagono de ĉiu vagonaro sidas iu por ŝofori la vagonaron kaj ankaŭ PIV indikas tiun profesion kiel lokomotivestro. Kerio 20:19, 5. Dec 2007 (UTC)