Diskuto:Lord Jim
La anonima kreinto de la artikolo enmetis proponon por ne-jam-ekzistanta kategorio:Psikologia literaturo - ĝi estus esperanta ekvivalento al la angla "Category:Psychological novels". Sed ĝis nun videblas neniu plia eo-artikolo al la kategorio ol tiu pri "Lord Jim", ankaŭ ne ĝenerala artikolo pri la koncepto de "psikologia novelo" aŭ se vi volas "psikologia literaturo". Ne havas sencon en tia situacio krei la ĝis nun neekzistantan kategorion, sed pli sencas forpreni la ruĝan ligilon pri ĝi. Se la situacio ŝanĝiĝas, do se kolektiĝas almenaŭ manpleno da artikoloj por tia kategorio, tiam oni senĝene fondu ĝin.
ThomasPusch 19:01, 12. Maj 2010 (UTC)
Komencu diskuton pri Lord Jim
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Lord Jim.