Diskuto:Ludoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen la nova aspekto de la ludindekso, kiun mi humile proponas.

'Tabulludo' ne estas konvena nomo por kelkaj ludoj klasifikitaj laŭ tia titolo, ĉar ili ja ne uzas tabulludojn: ekzemple 'El Caballero', 'Trax'.

Krome, kelkaj kartludoj uzas tabulludojn: 'Secuence', 'The Grand Khan'.

'Strategia' ja estas komuna afero al plejparto el la ludoj. Kelkaj estas pure strategiaj, kiel 'Ŝako', 'Goo', 'LOAo'. Sed ĉu iu kuraĝus aserti, ke mankas strategio ĉe 'Risk', 'Torres' aŭ ĉe la kartludoj 'Bridge' kaj '99'?

Mi decidis uzi la vorton 'Tema' por rilati ĉiun ludon kiu temas pri io konkreta, kiu iel provas simuli realon. Ekzemple, 'Formula Dè' simulas konkuron inter rapidaŭtoj, 'Torres' simulas rekonstruon de kasteloj, 'Samurai' simulas konkeron de Japanio fare de mezepokaj militistoj, ktp. Tia vorto, krome, estas ofte uzata en la ludmondo.

Kaj por tiuj ludoj, kiuj simulas nenion, aŭ kies simulo ja estas ne videbla mi proponas la nomon 'Abstraktaj': Ŝako, Damoj, Goo, LOAo, ktp. 'Trax' ja estas tute abstrakta ludo, tamen 'Komerca' kaj sen ia tabulludo. La revuo kanada 'Abstract Games' enhavanta nur tiajn ludojn inspiris min.

Mi ne volis forigi la aparton 'Tabulludoj' dum la restantaj ludnomoj restas neklasifikitaj. Mi mem ne klasifikis ilin ĉar mi scias nenion pri ili. Ĉu eble 'Boggle' estas ĵetkuba ludo pri vort-kreado?

Kompreneble ĉio estas ŝanĝebla. Mi multe dubas pri la Militludoj (War Games). Mi estis tentata inkluzivi ilin ene de 'Temaj' ĉar ja ili provas simuli realon. Tamen, ties meĥanismo estas eble sufiĉe simila inter ili por meriti apartan fakon, mi ne certas. Se tiel... ĉu ankaŭ Risk, Diplomatio, Machiavello devus aperi sub Militludoj?


Nu, mi pensas ke Militludoj devas havi ĝian propran paĝon (kaj mi aldonis ĝin al la paĝo). Paĝoj nomitaj kiel Temaj tute ne bonas... Temaj de kio? Mi pensas ke renomoj al Temludoj, Rolludoj, ktp, plibonus. Ankaŭ, kion vi pensas pri havi paĝon pri ludo kaj paĝo pri la reguloj por ludo? Mi faris tion kun Carcassonne kaj Carcassonne Reguloj. Ĉu vi konsentas ke tio estus plibona formato? ---

  • Konsente pri aparta paĝo por la Militludoj.
  • Konsente pri aldoni '-ludoj' al la kvalifikiloj 'temaj', 'rolaj', ktp. Tamen mi ne sukcesis tute ŝanĝi la nomon. Ekz.: jam aperas 'Temludoj' en la listo, sed ankoraŭ 'Temaj' en la enhavo. Se mi skribas nur 'Temludoj' en la listo rilato al la enhavo malaperas. Kiel tion solvi?
  • Pri la fakto krei po du paĝoj por ĉiu ludo, mi dubas. Ja oni bezonas ian mallongan resumon pri la plej longaj ludoj, kiu ebligos al leganto tuj ekhavi ĝeneralan ideon pri kio estas legota. Krome estas ankaŭ konsilinde eĉ devige inkluzivi datumojn pri la kreinto, eldoninto, ktp, se tiaj datumoj estas konataj. Mi jam reordigis la enhavon de la ludoj de mi aperigitaj, rilate al tio ĉi. Sed al mi estas io ĝeniga troa alirado de unu paĝo en alian: Unue 'ludoj', poste la ĝusta ludfako, poste ĝenerala superrigardo pri la ludo, fine la ludreguloj mem. Eble la solvo estus estigi sufiĉe difinitan aparton komence de la sama paĝo por aperigi tiujn konitaĵojn kaj resumon. --- Del Castillo

--- Ankaŭ, mi tre volas havi paĝon nomitan "Tabulludoj" ĉar mi pensas ke tiuj kiuj ŝatas tabulludojn serĉos por "Tabulludoj" kaj mi esperas ke ili trovos tiun paĝon. Ankaŭ estas multaj aliaj ludoj ol tabulludoj kaj kartludoj por la ludoj paĝo. Mi pensas ke oni klasifikus "Trax" aŭ "El Caballero" en Tabulludoj, sed mi volas atingi konsenton.

--Chuck SMITH

Nu, se vi preferas uzi la nomon 'Tabulludoj', eĉ por tiuj, kiuj uzas nenian tabulludon, konsente. Sed kiaj ludoj estas enhavotaj tie? Preskaŭ ĉiuj nun nomataj 'Abstraktaj' uzas tabulludon. Same okazas al nun nomataj 'Temludoj'. Mi suspektas ke vi emas uzi la nomon 'tabulludo' pli pro tradicio ol pro la fakto mem uzi/ne uzi specialan surfacon por ludo. Nu, pli tradicio mi ne volas malkonsenti. Nur mi volus ke la fina rezulto estu kohera, laŭ eble.

Do, ŝanĝu kion vi volas. Mi respektos viajn decidojn.

--- Del Castillo