Diskuto:Lumelektra ĉelo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kion signifas la radiko "solaro"? Aŭ ĉu "solara" = "suna"? Mi trovas ĉi neNPIVan radikon nebezonata, sed eble fakuloj scios pli bone.

Kaj pri "modjulo", ĉu ne temas pri la NPIVa "modulo 6" = "bloko 7"? jc

Nepra fakulo mi ne estas, sed mi konsentas, ke preskaŭ certe temas pri sunĉeloj, aŭ sunenergiaj ĉeloj (se necesas precizigo). Ankaŭ mi preferas uzi la ekzistantan vortmaterialon. Ankaŭ pri modjulo mi konsentas, kvankam la numero "7" ĉe "bloko" indikas, ke tiu radiko kolektas iom multe da signifoj... Umberto 21:11, 7. Maj 2005 (UTC)
Do, mi serĉis per guglo dum traduko kaj ne trovis sunĉelon, solarĉelon. Tiel mi elektis unu. Por mi hungaro la sunĉelo estu la plej bona solvo:). Pri modjulo: mi eraris, ne kontrolis la vorton. Mi korektos al modulo. P.s. Kiel nomas ekz. Monato la sunĉelon? Narvalo 21:42, 7. Maj 2005 (UTC)
lumelektra ĉelo trovebla [1], laŭ tio

Lumelektra ĉelo : aparato kiu ebligas, ke sunradiado estu rekte transformata en elektran energion. La ĉeloj estas ordigitaj en moduloj kiuj konsistigas sunenergiajn panelojn (sunpanelojn).

En rusa lingvo ekzistas termino Солнечная батарея kio en E-o estas Suna baterio, kio kongruas al sunĉelo. Ĉu suno en la terminoj estas ia aparta, nekongrua al solaro? Ĉu ni bezonas aldonan terminon kun mallarĝa senco? --P.Fiŝo 08:15, 8. Maj 2005 (UTC)