Diskuto:Manhatano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jes kompreneble Manhatano ne estas burgo. Pli trafa ol kvartalo mi tamen opinias komunumo; des pli ĉar poste tekstas La ĉefaj kvartaloj de M.... Ankaŭ preskaŭ ĉiuj alilingvaj vikioj tradukas ĝin tiel. Kion vi pensas pri tio? Montanesko 22:52, 25. Jan 2005 (UTC)

Ŝanĝis lau supra propono.


24 dolaroj[redakti fonton]

La parto kun la titolo "24 dolaroj" estas babilstila kaj malbonkvalita, kaj ĝi substrekas malgravan detalon, por prezenti iun neneŭtralan koncepton pri la justeco de la aĉeto de Manhatano de la indianoj. La sekcio ne sufiĉe formalas por atingi la Vikipedian kvalitnivelon. Aldone, la verkinto de la sekcio ege troemfazas sian vidpunkton. Nur necesas al la artikolo unu frazo pri ĉi tiu fakto, kaj la verkinto ĉu rekte traduku la frazon el nacilingva vikipedio ĉu almenaŭ citu sian fonton.

Krome, la verkinto forgesis la akuzativon. "...aĉetis Manhatanon, la centra[n] insulo[n] de Novjorko..."

--Nick 15 apr 2008, 7:13 (UTC)