Diskuto:Marie Marvingt

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi klopodis alŝuto bildojn de la angla versio, sed mi perdiĝas pri la rajtoj alŝuti. Mi supozas, ke almenaŭ la poŝtmarkon eblas preni, sed mi ne scias kiel.--kani 19:43, 30. Okt 2008 (UTC)

ADLS-diskuto[redakti fonton]

(malsukcesis)

Mi vidis, ke estas interesa biografio pri interesa virino. Ne tro longa kaj kun ĉiu ligilo blue. Tamen estas ligiloj al alilingvaj versioj, kiuj eble eblas esperantigi. Krome estas esperanta interesaĵo fine.--kani 19:25, 30. Okt 2008 (UTC)

  • Por:
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Mi provis poluradi la artikolon sed ĝi verdire ne taŭgas kiel ADLS, nek enhave nek formale. Enhave, la artikolo esence estas longa, teda kaj ĥaosa katalogo de ĉiuj grandfaroj de Marie Marvingt laŭ kronologia prezento. Formale, krom ĝenerale malzorge redaktita teksto, la ĉefa aŭtoro malgraŭ pluraj avertoj persiste nuligis plurajn el miaj redaktoj, kaj obstine deziras enmeti alilingvajn ligilojn rekte en la artikoltekston. Mi proponis enmeti tiujn ligilojn en notojn malsupre de la artikolo, sed tio verŝajne ne kontentigis lin. Mi do ne volas perdi plian tempon, kaj lasas lin fari laŭ lia volo, sed mi ĉiukaze firme kontraŭos la ADLS-iĝon de tia artikolo. Thomas Guibal 11:00, 5. Nov 2008 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Por tiu kialo :"Estas ankaŭ kurioze ke antaŭaj voĉdonoj — por aŭ kontraŭ — malaperis. Tio tre similas al la magiaj Bushaj balotoj de 2004 ! ;-) Ĉu oni plue ŝercu aŭ serĉu ?"(komento de Henriko en la diskuto sube)--Benedikto85 23:12, 5. Nov 2008 (UTC)

Estas tute MALHONESTE aserti ke mi "persiste nuligis plurajn" el viaj redaktoj. Ĉiu, kiu bonvolas vidi miajn modifojn konstatas ke ili koncernas esence korektojn aŭ kompletigojn. Ĉar vi resendis miajn franclingvajn ligilojn al piednotoj kaj lasis plurajn ruĝe en la piednotoj, mi kompletigis ilin per aldono de la franca ligilo ĉar, sen tio, tiu ŝanĝo estis absolute sensenca. Ĉio estas klare videbla :

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marie_Marvingt&diff=2011692&oldid=2009174 Aldono de anglalingva bibliografia ligilo.

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marie_Marvingt&diff=2015071&oldid=2014572 Modifo de la bibliografio pri angla titolo kun aldono de la franca

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marie_Marvingt&diff=2014572&oldid=2011692 Korekto de eraro, kiun neniu rimarkis, pri la aĝo de la juna frato de Marie.

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marie_Marvingt&diff=2015077&oldid=2015074 Modifo de Bussang kun aldono de ":fr:" por ke la piednoto kongruu kun la ceteraj (bluaj)

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marie_Marvingt&diff=2015080&oldid=2015077 Modifo de la sama pro eraro mia ĉar mi ne alkutimiĝis al la rimedo por fari piednotojn aŭ modifi ilin.

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marie_Marvingt&diff=2015085&oldid=2015080 Same pri Étretat. Mi faris tiujn modifojn unuope pro ne alkutimiĝo.

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marie_Marvingt&diff=2015087&oldid=2015085 Same pri Chamonix-Mont-Blanc.

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marie_Marvingt&diff=2015089&oldid=2015087 Same pri Mont-Buet.

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marie_Marvingt&diff=2015092&oldid=2015089 Same pri Mont-Buet pro mise lokita ":fr:".

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marie_Marvingt&diff=2015093&oldid=2015092 Same pri Col de Balme.

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marie_Marvingt&diff=2015095&oldid=2015093 Same pri Baie de Naples.

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marie_Marvingt&diff=2015096&oldid=2015095 Same pri Mourmelon-le-Grand.

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marie_Marvingt&diff=2015542&oldid=2015306 Mi modifis kelkajn fakojn kaj alportis korektojn ĉar, pro interŝanĝo de informoj pri Marie Marvingt kun usona esploranto, kaj pro plua ricevo de dokumentoj, montriĝas ke enŝteliĝis kelkaj eraroj, ekzemple pri "astrologio" dum temas fakte, laŭ skriboj de Marie Marvingt mem, pri astronomio. Kaj mi iom reordigis la fakojn.

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marie_Marvingt&diff=2015544&oldid=2015542 Duoblaj krampoj mankis fine de "psikologion" kaj komence de "geodezio"...

Do, ĉu iu vidas, kie mi "'persiste nuligis kelkajn'" el viaj redaktoj !

Por mi ne gravas ke la artikolo estos aŭ ne ADLS : tion mi neniam petis. Estas tamen iom amuze ke artikolo komence laŭdire inda je ADLS farîgis subite malinda : "Enhave, la artikolo esence estas longa, teda kaj ĥaosa katalogo de ĉiuj grandfaroj de Marie Marvingt laŭ kronologia prezento. Formale, krom ĝenerale malzorge redaktita teksto, la ĉefa aŭtoro malgraŭ pluraj avertoj persiste nuligis plurajn el miaj redaktoj, kaj obstine deziras enmeti alilingvajn ligilojn rekte en la artikoltekston." Ne gravas, Ĉar mi scias ke miaj artikoloj estas ŝatataj de multaj. Estas ankaŭ kurioze ke antaŭaj voĉdonoj — por aŭ kontraŭ — malaperis. Tio tre similas al la magiaj Bushaj balotoj de 2004 ! ;-) Ĉu oni plue ŝercu aŭ serĉu ?

Mi opinias ke alilingvaj ligiloj estas pli utilaj ol vakuo. La vido de fremdlingva teksto, precipe se taŭge ilustrita, estas por mi fonto de inspiro. Male, malplena rŭga kadro inspiras al mi nur la emon plue legi la artikolon aŭ, se ne, FARI ION ALIAN. Kaj, kvankam mi havis redaktajn projektojn por Vikio, mi preferas ekde nun dediĉi pli da tempo al la informkomunikoj,kiujn mi vaste dissendas, aŭ al mia blogo http://www.ipernity.com/home/32119 kie mi, almenaŭ, ne ricevos tiajn riproĉojn, ol al Vikio.--Henriko 19:25, 5. Nov 2008 (UTC)

Nu bone Henriko, provu iom trankviliĝi.
"Ĉar vi resendis miajn franclingvajn ligilojn al piednotoj kaj lasis plurajn ruĝe en la piednotoj, mi kompletigis ilin per aldono de la franca ligilo ĉar, sen tio, tiu ŝanĝo estis absolute sensenca" > Pri tio vi pravas. Mi tro rapide ekzamenis viajn redaktojn ĉimatene post mallonga nokto kaj ne rimarkis, ke ili koncernis nur la piednotojn. Do mi pardonpetas pri la erara akuzo kaj trastrekas mian antaŭan mesaĝon.
"Estas tamen iom amuze ke artikolo komence laŭdire inda je ADLS farîgis subite malinda" : mi neniam diris, ke la artikolo estis "inda je ADLS". La propono estis farita de Kani, kaj mi rajtas havi malsaman opinion.
"Estas ankaŭ kurioze ke antaŭaj voĉdonoj — por aŭ kontraŭ — malaperis." : pri kiuj voĉdonoj vi parolas ? Neniu vikipediisto voĉdonis antaŭ mi : nur Kani proponis la artikolon, kaj la sola voĉdono restas mia ĝis nun. Mi forigis neniun voĉdonon kaj neniun parton de la diskuto, kaj tia aludo estas ofenda. Mi ĵus pardonpetis pro mia propra erara akuzo kaj do ŝatus, ke vi agu same pri tio.
Pli ĝenerale, kvankam mi eraris pri la celo kaj intenco de viaj redaktoj, kaj kvankam mi agnoskas vian gravan laboron por Vikipedio, mi simple ne povas subteni la ADLS-iĝon de via artikolo pro la jam supre menciitaj kialoj. Tio ne signifas, ke viaj artikoloj estas senvaloraj aŭ forigendaj : kriterioj por ADLS estas sufiĉe specifaj kaj nur malmultaj artikoloj taŭgas.
Fine, ne lasu tiajn kverelojn malkuraĝigi vin pri via laboro ĉi tie, kaj ne foriru el Vikipedio. Nia enciklopedio estas kunlabora projekto : do tiaj kvereloj, kiuj ofte devenas de malgravaj miskomprenoj, ja kelkfoje okazas kaj estas neeviteblaj. Min, spertan vikipediiston de pluraj jaroj, oni jam milfoje kritikis aŭ maljuste atakis, sed ĉiam mi preferis resti ĉi tie kaj plulabori. Amike, Thomas Guibal 19:58, 5. Nov 2008 (UTC)

Kiu fuŝas alies laboron ?[redakti fonton]

Okaze de aldono, ĉar mi plue serĉas dokumentojn kaj informojn pri Marie Marvingt, miaj okuloj trafis strangaĵojn :

La noto 16 devas esti post "Orléansville" kaj ne post "Alĝerio". Mia sistemo estis pli kohera kaj malpli peza; krome la legant(in)o povis tuj scii ke temas pri ligilo al aliliingva paĝo dum, tiel, li/ŝi scias tion nur post klako sur la resendociferon. Tio estas sensenca.

Mi ne riparas ĉar mi atendas novajn okulvitrojn. Sed tio ne estas la plej grava. Komparu :

Kiel registrite je 09:06, 31. Okt 2008 (redakti) Thomas Guibal (Diskuto | kontribuoj) http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Marie_Marvingt&diff=2008914&oldid=2008882

"ŝi lernis kadre de la asocio fr:Touring Club de France post kurado en Nancio la 20an januaro ĝis la 31a de marto 1903."

Kiel registrite je 10:06, 31. Okt 2008 (redakti) (malfari) Thomas Guibal (Diskuto | kontribuoj)

"ŝi lernis kadre de la asocio Touring club, post kuracado en Nancio ekde la 20-a de januaro ĝis la 31-a de marto 1903. "

Do, inter kurado kaj kuracado, estas tamen sufiĉe grava diferenco. Mi ne scias ĉu temas pri pieda aŭ bicikla kurado (supozeble bicikla) sed mi malfacile imagas ke ŝi kuracis kurante aŭ kuradis kuracante ! Pri "ekde", konsentite, pri nura "Touring club" tute ne.

Nu, fakte, laŭ mia usona korespondanto, kiu ne perfekte regas la francan :

"Elle est gagné le certificate en Esperanto part la Touring Club de France, apres une course en Nancy 20 Janvier 1903-->31 Mars 1903. La certificate etait daté le 15 Avril 1903. J’ai vue cette certificate, mais je n’ai pas une copie, et c’est dans une collection tres privée."

Do, laŭ mia kompreno, ŝi lernis Eon ekde la 20a de januaro ĝis la 31a de marto 1903 kaj havis la diplomon la 15an de aprilo.

Mi vidis ankaŭ aldonon pri "svisaj" Alpoj. Mi ne scias ĉu temas ankaŭ ĉi tie pri prava modifo. Tempo mankas al mi por esplori. Sed oni certe ne eraras indikante simple nur "Alpoj".

Krome, en la § 2, mi modifis la nombron de lingvoj parolataj de ŝi, ĉar laŭ mia ĝisnuna scio, nur la nombro de 5 estas tute certa. Mi indikis ĉi matene al mia usona korespondanto serĉadeblecojn pri tio.

De nun mi vere dubas pri la seriozeco kaj fidindeco de Vikipedio kaj zorgos pri ĝi nur post aliaj aferoj.--Henriko 06:46, 7. Nov 2008 (UTC)

P.S. : Mi ĵus ricevis respondon de mia usona korespondanto (neesperantista). Montriĝas ke nur la nombro de 5 lingvoj estas certa. Krome, ŝi studis ankaŭ astrologion (aldone al astronomio), sed pri tio mi vidos alifoje. Eblos aldoni tion kun kiromancio, grafologio, ktp.--Henriko 07:29, 7. Nov 2008 (UTC)

Mi korektis mian malatentaĵon pri kuraco/kurado. Pri la ceteraj rimarkoj, ili pli taŭgus en la diskutpaĝo de la artikolo kaj ne ĉi tie en la paĝo pri artikoloj de la semajno, kiu estas balotpaĝo. Vi ne bezonas longe eksponadi vian opinion pri ĉiuj korektetoj : se estas evidenta eraro en la teksto, neniu riproĉos al vi tujan korektadon (certe ne mi, kiu ne estas la ogro kaj balotsabotanto priskribita de vi sed nur bonintenca administranto estimata de la plejmulto, kiu provlegas dekojn da novaj artikoloj ĉiutage kaj do neeviteble eraras de temp' al temp'). Kore, Thomas Guibal 14:16, 7. Nov 2008 (UTC)
  • Komentoj:

Mi klopodis alŝuti bildojn de la angla versio, sed mi perdiĝas pri la rajtoj alŝuti. Mi supozas, ke almenaŭ la poŝtmarkon eblas preni, sed mi ne scias kiel.--kani 19:44, 30. Okt 2008 (UTC)

Mi hodiaŭ komplete polurados la artikolon kaj alŝutos la koncernitajn bildojn. Thomas Guibal 09:09, 31. Okt 2008 (UTC)
La alilingvajn ligilojn eblus kaŝi, ekz. [ [fr:Lamballe | Lamballe] ] - tiel, ne plu vidiĝus, ke temas pri alilingva ligilo. Dominik 10:16, 31. Okt 2008 (UTC)
Korekto: [ [:fr:Lamballe | Lamballe] ] (kompreneble sen interspacoj). Dominik 10:18, 31. Okt 2008 (UTC)


Dankon pro la propono kaj pro la utilaj korektoj aŭ modifoj ;-) Tamen hirtigas min la fakto ke oni emas lasi ruĝe nomojn kies difino aŭ prezento aperas en Wikipedia en la plej konataj lingvoj de la mondo. Tion mi klarigis al Arno, kaj li rivelis al mi la rimedon por ebligi la aperigon de alilingva prezento. Tio estas psikologie multe pli instiga trovi artikolon kiun oni eble ne komprenas, aŭ eble komprenetas, aŭ pri kiu oni povas havi pli malpli kompreneblan tradukon (memoru ke la enhavo de miaj artikoloj pri Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov kaj Valentín Letelier estas sintezoj de artikoloj el Wiki-versioj aŭ interretaj dokumentoj en, respektive, la rusa kaj la hispana, kiujn mi ne komprenas — iom pli bone tamen la hispana ;-) ol trovi vakuon. Vortoj aŭ bildoj de fremdlingva artikolo povas kapti la intereson kaj, eble, instigi al verkado de tiutemaj artikoloj. Hirtigite kaj tamen amike ;-) --Henriko 11:08, 31. Okt 2008 (UTC)

Respondo al kani : "Tamen estas ligiloj al alilingvaj versioj, kiuj eble eblas esperantigi. Krome estas esperanta interesaĵo fine". Jes, ĝuste tion mi celas. Mi ĝuste kreis pliajn artikolojn cele al aldono de "bluaj ligiloj" : Dresado, Annette Kellerman, Élise Deroche, Touring Club Francilien (kompletigo), Paul-Maurice Echemann (kiu ne aperas en aliaj versioj, inkluzive la franca). Sed vere necesa estus la kreo de artikoloj por la multaj urboj kaj vilaĝoj menciitaj. Mi intencas skribi pri tio pli detale en baldaŭa inform-komuniko pri Vikipedio. Estus bone se tiu artikolo aperus en pliaj lingvoj dank' al Esperanto, des pli ke ĝi estas la plej ampleksa versio.--Henriko 12:22, 31. Okt 2008 (UTC)

Henri, ruĝaj ligiloj estas esenca kaj tute normala parto de ĉiuj vikipediaj artikoloj, kaj vi devas akcepti tion. Ni ĉiuj kompreneble preferas bluajn ligilojn, ĉar ruĝaj ligiloj montras la mankojn/neperfektaĵojn de nia enciklopedio. Ili tamen necesas por la estonta kreskigo de Vikipedio : ili unuvorte estas invitoj al la leganto krei ilin, kaj memorigas lin, ke Vikipedio estas antaŭ ĉio kunlabora projekto.
La sistemo proponita de vi prezentas almenaŭ du difektojn. Unue, se finfine aperas en Esperanto la ligita artikolo, via teksto ne ŝanĝos kaj daŭre ligos al la alilingva versio, kvankam ekzistas esperanta versio (krom se oni permane redaktas la originalan tekston, sed tio estas teda kaj tute superflua laboro). Due, la rezultanta aspekto de la artikolo estas malbela kaj erariga : legantoj kredos, ke ekzistas artikolo en Esperanto, kaj ne komprenos, kial ili estas alidirektitaj al alilingva artikolo.
Ligiloj al eksteraj Vikipedioj estas malambiciaj, kaj malkuraĝigas la kreadon de artikoloj en Esperanto : se vere vi ne deziras vidi ruĝajn ligilojn en viaj artikoloj, vi estas tutkore invitata krei ilin ! Amike, Thomas Guibal 12:47, 31. Okt 2008 (UTC)

Kursiva teksto