Diskuto:Mahabad

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mehabad & Piranshahr estas nepre alinomenda (forigo de &), krome mi ne trovis datenojn pri unuiĝo de la 2 urboj.--Crosstor (diskuto) 12:19, 23 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Prava rimarko! La ŝanĝo estis baze de la jena paŝo de 01:31, 2 maj. 2017:‎ "Kia90be movis paĝon Mehabad al Mehabad & Piranshahr: New name according to the last administrative division and name reform". La uzanto nur faris tiun paŝeton en vikipedio, kaj antaŭe en novembro 2016 aldonis kurdan urbonomon سه‌گووڵاغ مێ ئاباد (Sa Gulagh Me Abad) al la teksto kaj tuj denove forigis la nomon - neklaras kion en la kurda fakte signifu tia nomo, sed probablas ke estas en la kurda: aliaj lingvoversio indikas nomojn مهاباد perse kaj مەهاباد kurde por la urbo.

Sed klaras ke en aliaj lingvoj estis fortaj redaktomilitoj kun uzo de plene senreferencaj asertoj kaj ludoj de dubindaj gantopupoj pri la artikolo, ĝenerale por fortigi la impreson ke la urbo ne nur estus plejparte loĝata de kurdoj, sed centprocente, ke ne nur iam iuj virinoj tie estis perfortitaj, sed ke estis multaj miloj de kurdaj knabinoj, do radikaligoj de novaĵoj kiuj supozeble havas veran kernon, sed sen ajna referenco estas plidramigitaj fare de gantopupoj kaj neregulaj redaktantoj. Tio kompreneble ne altigas la fidon pri fakteco de tiuj informoj. Kaj la provoj de ŝanĝoj ankaŭ koncernis nesukcesajn provojn ŝanĝi la urbonomon al "kaj Piranshar": Ekzemple, nur unu el pluraj provoj, tuj malfaritaj:

  • 13:24, 8 sep. 2017‎ Irannejad90 moved page Mahabad to Mahabad and Piranshahr (Mukrian)
  • 16:44, 8 sep. 2017‎ HistoryofIran moved page Mahabad and Piranshahr (Mukrian) to Mahabad over redirect: Here we go again

Do sekve ne nur Crosstor en 2019 ne trovis datenojn pri laŭdira unuiĝo de la 2 urboj, sed neniu trovis ajnan pruvon, kaj la provoj en aliaj lingvoversioj ne sukcesis, ne konvinkis. Ambaŭ grandparte de kurdoj loĝataj urboj, Mehabad kaj Piranshahr, kiuj laŭ mapoj situas en distanco de ĉ. 80 kilometroj, laŭ pluraj lingvoversioj en la 17-a jarcento estis principaj loĝlokoj de historia kurda lando Mukrijan aŭ emirlando Mukri, kurde موکریان, kiu tiam rezistis al la ŝaha regno, do Persio. Supozeble tial la aŭtonomismaj kurdoj en la regiono havas dezirojn iel revivigi tiun historion. De tio estas signo ankaŭ la mallerta frazo aldonita en Esperanto "personoj de Mehabad kaj piranshahr nomiĝas mukri kaj la urbojn de Mehabad kaj piranshahr estas parto de mukerian regiono". Do sume estas pruvoj ke loĝlokoj Mahabad kaj Piranshahr ambaŭ ekzistas, en distanco de 80 km, ambaŭ formale estas parto de Irano sed havas plimulton de kurdoj, kaj inter la 15-a kaj 18-a jarcento ekzistIS emirlando Mukri aŭ Mukrijan, kurde موکریان, antaŭ pli ol tricent jaroj, ne nun, kvankam estas permesite memori pri la historio antaŭ tricent, kvarcent, kvincent, sescent jaroj. En aliaj grandaj branĉoj de vikipedio la ŝanĝo direkta al pli da kurda patriotismo estis similaj. Ekzemple en la germana branĉo la uzanto Kia90be dek tagojn post la esperanta ŝanĝo faris saman ŝanĝon al Mehabad & Piranshahr, kiu estis malfarita tagon poste.

@Crosstor: Sume vi bone trovis dubindajn paĝoredaktojn en 2019. Estintus bone pli insiste alarmi, ĉar la formalaj 12 administrantoj de eo.wiki, el kiuj en lasta monato nur 2-3 administre laboris, vere ne sukcesas ĉion vidi en la vasta vikipedio, kaj ekzemple mi eĉ ne sukcesas kontinue sekvi ĉiujn teknikajn diskutejojn. Tial foje eĉ persona atentigo permeseblas. Mi reŝanĝas la paĝon al la origina nomo, protektas paĝon kaj diskuton kontraŭ neensalutintoj (kio ne estos grava paŝo, ĉar neenalutintoj ĉi tie nur iom kunludis, sed ĉiukaze) kaj ĝustigas la dubindan frazon pri "mukri". ThomasPusch (diskuto) 10:08, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Mi ankoraŭ ŝovas la titolon de Mehabad al Mahabad, ĉar tio estas la pli kutima latinliterigo, kompreneble lasante alternativan nomon Mehabad, kaj aldonas nomon ankaŭ en la azera, la sume plej grava lingvo de la provinco. Povas esti ke kurdoj emas latinliterigi la nomon iom aliel ol la oficiala latinliterigo Mahabad diktata el Teherano, sed latinliterigoj de vokaloj el tiuj lingvoj ĉiukaze estas disputeblaj, tial la formo Mahabad ankaŭ devus kompromise taŭgi por la kurda nomo. En mia nuna vortumo de la teksto restas tre ofte la vorto "kurdoj", eĉ ĉiu kurda patrioto devus esti kontenta pri tio. Kaj mi ordigis la eksterajn ligilojn: estas neniu oficiala ligilo, la retejo de la loka universitato nur en la persa estas ne plu atingebla ekde pli ol 15 jaroj, tamen mi lasas la retarkivan version, kvankam la informoj de tio estas minimumaj. Krome mi trovis francan artikolon de antaŭ 26 jaroj pri la urbo, ankaŭ ne plej aktuala, kaj lasas la anglan tekston pri la kurdoj en Irano, kvankam ĝi tute ne specife rilatas al la urbo. ThomasPusch (diskuto) 11:12, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi ankoraŭ iomete pluredaktis la tekston. --Crosstor (diskuto) 12:07, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Bonas ke intertempe estas iom da bildoj, al la komunejo mi entute ne rigardis. Mi metas la larĝan panoramon suben kaj iomete malgrandigas ĝin, ĉar krome ĝi tre dominas la paĝon (ankaŭ kompare kun la du aliaj, kompare malgrandaj fotoj). Sed tiel ĉi facile povas resti la teksto. ThomasPusch (diskuto) 12:31, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
@Crosstor: Kaj restas la konsolo, rigardante la la vikidatuma ero d:Q335518, ke la esperanta vikipedio tamen estas pli atentema ol la skota, rumana, malagasa kaj iuj el tiuj preskaŭ nur robote vastigitaj vikipedioj de filipinaj lingvaj, ĉi tie la malaja, cebua kaj varaja, kie la fuŝaj redaktoj de 2017 ankoraŭ ne rimarkiĝis. Tamen redaktado per homaj kritikaj okuloj, eĉ ke tro malmultaj, pli bonas ol nur redaktado per robotoj! ThomasPusch (diskuto) 12:31, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]