Diskuto:Menzies-pseŭdocugo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La titolo, nomo ne havas sencon, ĉar duglaso estas sinonimo por pseŭdocugo (vorto inventita nur en 2002 = ne akceptita ankoraŭ de la komunumo!!!). Narvalo 12:15, 15. Jan 2011 (UTC)

Mi havas nenion kontraŭ pseŭdocugo sed fakte tie Duglasa pseŭdocugo estas ne tre favora. Mi rimarkas ke en "es", "en", "fr", "it", (ne mizeraj vikipedioj) oni uzas la oficialan internacian nomon Pseudotsuga menziesii. Estus pli facila ankaŭ en esperanto uzi internaciajn nomojn. Oni uzas ekzemple oficialajn nomojn por la urbotitoloj. Tio ne malebligas esperantigi en la teksto. --pino 12:55, 15. Jan 2011 (UTC)
Ankaŭ al mi ne tre plaĉas la nomo "Duglasa pseŭdocugo", sed mi transprenis ĝin de PIV2 ( p. 201 ) por laŭeble eviti diskutadojn. Mi, kiel profesia forstisto, ĉiam legis en fakaj gazetoj ke la nomo duglaso ( internacie uzata en la ĉefaj lingvoj ) egalas Pseudotsuga menziesii. Neniam mi legis ke duglaso egalas Pseudotsuga. Mi ankaŭ ne trovis en PIV2 ke tiel estas ( eble mi ne sufiĉe serĉis ). Laŭ mi la specio-nomo "ordinara" neniam vere tauĝas, car "ordinara" specio en iu regiono maloftas en alia. Laŭ mia profesia scio, la plej bona nomo por Pseudotsuga menziesii estus "duglaso", laŭ la internacia faka uzado ĉe la forstistoj kaj en la ligno-industrioj. --Forstbirdo 20:37, 15. Jan 2011 (UTC)
PIV ne estas perfekta; kiom da fakuloj verkis tiujn partojn de PIV? Kiom da ili aperas sur interreto por priparoli la elekton???? Se ĉiu lingvo uzas duglason por la genro kaj por la plej konata specio, ni devas same fari (ĉiu "pseŭdocugo" estas ia duglaso ekz. en la angla kaj germana lingvoj). Se ni uzas pseŭdocugo por la genro (anstataŭ la internacia duglaso), ni devas eviti tie ĉi la vorton de duglaso, ĉar tio kaŭzas kaoson. Mia lingvo uzas por tiu ĉi specio: amerika duglaso, ordinara, oregona duglaso kun la menciitaj du varietoj. Mi preferus, se la artikolo aperus sub nomo (ia) duglaso aŭ simple kiel duglaso. Alia ebleco estas, ke la nomo devas esti ordinara, amerika aŭ ia ajn pseŭdocugo kies sinonimo estas duglaso. Ekzistas multaj specioj en Eo kun adjektivo ordinara. Narvalo 21:03, 15. Jan 2011 (UTC)
Se mi komprenas : vi proponas ( kiel mi ) : 1) ne uzi "duglaso" por la genro ( kiel oni ankaŭ en la forstfaka internacia uzado ne faras laŭ mia scio; Japana pseŭdocugo estas "pseŭdocugo" sed tute ne estas "duglaso" ); 2) uzi "duglaso" ekskluzive por Pseudotsuga menziesii ( kiel oni internacie ĉe la forstistoj faras ). Tiam mi volonte forigus la PIV2-nomon. Tiu estas laŭ mi solvo kiu plaĉus al fakuloj. Sed eble mi ne komprenis vin. --Forstbirdo 22:58, 15. Jan 2011 (UTC)
Ni interkonsentas. La nomo estu simple duglaso. Narvalo 07:49, 16. Jan 2011 (UTC)
Se vi volas esperantigi, (ne nepre utila por la titolo) por la genro "pseŭdocugo" ne estas problemo. Duglaso estas ankaŭ prava por Pseudotsuga menziesii sed estas aliaj arboj kiu esta ankaŭ nominitaj Duglaso ekzemple Pseudotsuga macrocarpaPseudotsuga sinensis. Duglasa pseŭdocugo estas ne tre favora. Eble verda pseŭdocugo pravas sed mi ŝatus simple Pseudotsuga menziesii. --pino 07:53, 16. Jan 2011 (UTC)
Mi proponas "Menzies-pseŭdocugo". "Verda pseŭdocugo" ne tre bonas car la specio enhavas ankaŭ glaŭkan subspecion. La specio etendiĝas sur multaj regionoj kaj aliflanke estas pluraj amerikaj pseŭdocugoj; geografia nomo ne tre eblas. Doni la saman nomon kaj al specio kaj al genro estas malordiganta ( escepte de unutipaj genroj ). --Forstbirdo 09:44, 16. Jan 2011 (UTC)
Se oni elektas geografian nomon, la geografia nomo povas aludi je ties origino (oregona ?) aŭ je la unua malkovra loko. Ĉiu planto estas kultivebla, povas kreski en similaj kondiĉoj sur diversaj kontinentoj, oni ofte donas al la plej ofte konata specio la nomon ordinara aŭ geografian epiteton aludante je la originala kreskejo. Ne ekzistas ĉiam tia botanika diferenco inter la specioj de la sama genro, kio povas aperi en la nomo de la specio. Narvalo 10:10, 16. Jan 2011 (UTC)
Se vi volas nepre esperantigi la titolon "Menzies-pseŭdocugo", ŝanas min la pli bona propono.--pino 10:49, 16. Jan 2011 (UTC)