Diskuto:Metalroko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi legis ĉi tie pri metalroka substilo kun la nomo "ruba metalroko". Tio ŝajnas al mi mistraduko de la angla vorto "thrash metal", kiu ne egalas al "*trash metal". Pri la ofta miskompreno informas i.a. la germanlingva artikolo. Laŭ mia scio, la plej bona traduko por "to thrash" estas "draŝi". Ĝi ne nur funkcias laŭvorte, sed ankaŭ metafore. Jen kion mi proponas por la nomo de la substilo. --Kunar 21:03, 30. Sep 2007 (UTC)