Diskuto:Michele Merkin

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial tiu ĉi artikolo estas en la kategorio VIROJ?!--FiorixF1 16:40, 6. Okt 2010 (UTC)

Mi rimarkis, ke ankaŭ la artikoloj Karima Adebibe kaj Alison Carroll estas en la kategorio "viroj". Ĉu tio estas problemo de la ŝablono?--FiorixF1 16:43, 6. Okt 2010 (UTC)
Sama rimarko: Kion ajn oni pensu pri la fotoj de la artikolo: viro ŝi tutcerte ne estas. Post sondado de la ŝablono "informkesto biografio" kaj de la subŝablono "informkesto biografio/virgenro" mi tamen trovis ke laŭ la relative komplika informkesta ŝablono ne permesatas skribi la okupon "manekeno", ĉar ĝi ne permesas al la ŝablono dedukti la sekson de la artikola persono, sed ja eblas "fotomodelino", kio malkaŝas la sekson. La ŝablono evidente ne povas mem analizi la apenaŭ vestitajn fotajn pozojn... Mi do korektas la fuŝon pri kategorio "viroj", sed volas substreki ke estas pridubinda programigo kiu aŭtomate nomas "viroj" ĉiujn personojn sen klare virina profesioindiko! Aidas (diskuto) 21:34, 15 Jul. 2012 (UTC)