Diskuto:Mikronacio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nacio ≠ lando[redakti fonton]

  • Mi opinias, ke „mikr·o·naci·o” estas anglaĵo, kiu esperante ne havas sencon, ĉar temas ja ne pri nacioj, sed landoj. Do mi proponas ŝanĝi la nomon al „land·et·o” (aŭ eble „mikr·o·land·o”).
  • Ĉu ekzistas Esperanta literaturo pri tio? Memoru pri: Vikipedio:Ne faru originalan esploradon Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:34, 8 Jan. 2016 (UTC)
  • Mi ankaŭ opinias, ke la vorto „Mikronacio” ne havas la sencon. Kiam mi aŭdas ĝin, mi pensis ne pri landoj, sed pri nur tre malmultaj veraj nacioj. Eblas, pli bone elekti vorton, kiu havas la sencon? Ekz. „ret·lando” (ĉar fakte ĝi estas nur enrete)?
  • Se ĝi estas ne nur enrete, tiam vorto „land·et·o” estas bona.