Diskuto:Mil kaj unu noktoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

kio estas "midisto"? --Zmitro 12:40, 28. Jun 2007 (UTC)

Elf leïla wa leïla / Alf lajla ŭa-lajla[redakti fonton]

Antaŭ ol eki batalon, mi klarigas mian korekton kaj mian transskribon de la araba. La arba esprimo ألف ليلة ولية, oni povas transskribi diversmaniere, sed en vikipedio esperantlingva, ni devas serĉi transskribsistemo kiu estu klara al esperantistoj. Tiurilate, literoj "ï" kaj "w" estas strangaj al esperanto, kaj do malkonsilendaj (ĉar /ï/ estas sama al esperanta /j/, ni uzu ĝin; rilate al /w/ ekzistas du kutimoj, aŭ eseprantigi /ŭ/ laŭ la sono aŭ /v/ laŭ la esperanta tradicio v-igi konsonantaj /u/ kiel, ekzemple, /guatemala/ --> /gvatemalo/, /quartus/ --> /kvar/, ktp). Aliflanke, ni devas transskribi laŭ la klasika prononco de la araba, kie ekzistas naŭ vokaloj: /a/, /i/ k /u/ mallongaj, /a/, /i/ k /u/ longaj kaj /an/, /in/ k /un/ finaj (konsiderataj vokaloj laŭ la araba gramatiko). Estas fakto ke kutime, voĉe, /a/ povas iĝi proksima al esperanta /e/, same kiel /i/, kaj /u/ povas iĝi esperanta /o/, tamen, ni sekvu la klasikajn formojn, ne la voĉajn. Do, laŭ mia scio pli taŭgas "Alf lajla ŭa-lajla" aŭ "Alf lajla va-lajla" ol "Elf leïla wa leïla". Tamen, antaŭ ol komenci batalon, mi defendas mian opinion kaj, se neniu kontraŭas poste mi korektos.--CarlesVA 13:01, 29. Jan 2009 (UTC)