Diskuto:Mobilfono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por diskuti pri la termino poŝtelefono aŭ pri la temo mem bonvolu iri al Diskuto:Poŝtelefono.


Tamen necesas diskuti ankaŭ pri tiu ĉi artikolo. Ĝi estas la sola loko, kie mi trovis la esprimon mobilfono, kaj Vikipedio ne estas platformo por proponado de novismoj. La teksto de la artikolo povas iri al la diskutpaĝo de "poŝtelefono", sed miaopinie ĝi ne estas propra artikolo.

Ne forgesu, ke la vorto mobilo havas ĝis nun tre precizan signifon: artaĵo, kiu konsistas el pendantaj objektoj, moviĝantaj pro aerblovo.

Aisano 23:03, 20. Feb 2008 (UTC)


Mi konsentas, kun Aisano. Vikipedio ne estas loko por privataj lingvaj eksperimentoj. Poŝtelefono neniel rilatas al la esperanta vorto mobilo. PaulP