Diskuto:Monda pralingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu pralingvo aŭ protolingvo[redakti fonton]

Prave estus pralingvo, ĉu ne? Kwamikagami 02:28, 23. Dec 2008 (UTC)

Estimata Kwamikagami, vi ŝajnas tre memfida, kaj ŝanĝas multajn aferojn pri lingvoj. Mi scivolas sur kio vi baziĝas por anstataŭigi 'finn' per 'fen', 'sin' per 'ĉin' kaj 'proto' per 'pra'. Bonvolu ne diri ke 'pra' estas pli Esperanta ol 'proto', ambaŭ troviĝas en PIV. La prefikso 'proto' estas uzata internacie por nomi (laŭ la etimologia signifo de proto=unua) la unuan stadion de iu lingvofamilio. Iasence estas sinonime de 'pra' kiu pli emfazas antaŭanto el kiu posteuloj venas, dum 'proto' estas inter la prauloj la unua. 'proto' do estas pli preciza ol 'pra' : protolingvo estas inter la pralingvoj la plej malnova.
Min ĝenas ke vi sen ia diskuto, nur post trivorta esprimo de via opinio, ŝanĝis ĉiujn aperojn de 'proto' per 'pra'. Kiam vi havas opinion pri iu punkto, mi petas vin, bonvolu lasi al aliaj la tempon reagi antaŭ ol tuj ŝanĝi ĉion, eĉ se via vidpunkto montriĝos prava. AL @22:25, 23. Dec 2008 (UTC)

NPIV: proto/ = 4. prefikso montranta ke la koncernato estas en sia unua, historie origina formo: La protoeklezio, protohistorio (en sama semantika kampo : pra) el la greka πϱὢτος= unua

Bone, sed tiu artikolo ĉi "koncernas hipotezan plej lastan komunan praulon de ĉiuj lingvoj de la mondo"—do, ne la "unuan, historie originan formon" (proto-) sed la plej malfruan formon.
Pri 'ĉin-', tiu estas nur esperanto por latina sino-. "Sino-" estus tute balasta, kaj havas alian signifon en esperanto. 'Fen-' estas iama formo el la latina, ĉar la "finna" lingvo ne estas la fina lingvo—kaj esperante la du sonas same. Kwamikagami 00:22, 24. Dec 2008 (UTC)
Strange vi rilatas inverse koncerne 'ĉin-' kaj 'finn-'. Ĉe 'ĉin-' vi preferas la Esperantan 'ĉin-' anstataŭ la internacian sciencan 'sin-' (en la franca 'Ĉin-' estas 'chin-' kaj apude ekzistas 'sino-' uzata en ĉiuj sciencaj - ekzemple geografiaj- kunmetaĵoj). Mi konfesas ke mi ne trovis 'sin' en Esperanta vortaro en tiu signifo.
Inverse ĉe 'finn-' vi volas enkonduki iun radikon elfositan el la latina, kiun mi ĝis nun renkontis nenie nek en Esperanto nek en alia lingvo, argumentante ke 'finn' ne estas distingebla de 'fin'. Tamen mi ĉiam aŭdis tiujn du vortojn klare malsame elparolitaj. En vortoj kiaj 'mallibera' la du 'l' estas klare aparte elparolitaj kaj ne kiel 'malibera'. Se vi volas alternativon al 'finn' bonvolu konsideri la radikon 'suom' kiu estas uzata de la finnoj por nomi sin ('Suomo' troviĝas en PIV kaj ne 'fen' en tiu signifo, ĉar 'fen' havas jam du aliajn signifojn: varma vento kaj kemiaĵo-benzeno-). AL @ 22:40, 27. Dec 2008 (UTC)
Ja, ĝuste 'suoma' taŭgas ol "fena". Kwamikagami 20:25, 28. Dec 2008 (UTC)

Klarigo por la rekonstruoj[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi pensas, ke aldonendas klarigoj pri la rekonstruoj. Ekzemple ne videblas iu simileco inter na (Nilosahara lingvaro), nani (Nigera lingvaro) kaj ŋaani (Aŭstralia lingvaro), min (Sudkaŭkaza lingvaro; ĉu varianto de ma "kio"?), yāv (Dravida lingvaro; similas laŭ mia impreso al rilata pronomo de kelkaj hindeŭropaj lingvoj.) kun ĉiuj aliaj formoj por "kiu", kies praformo estas ku. Mi pensas, ke tie okazis anstataŭigo de la plej vastiĝinta formo per iu alia praformo. - Sed similaj klarigoj ankaŭ necesas por la aliaj kolumnoj. Kore --Tlustulimu 16:12, 23. Dec 2008 (UTC)

En la tabelo ne temas pri rekonstruoj sed precize pri indicoj. Estas unu el la punktoj disputata de Ruhlen: antaŭ ol provi rekonstrui ian pralingvon, oni devas paraleligi vortojn kun similaj sonoj kaj similaj signifoj. La similecon de la vortoj oni vidas kiam oni konas la fonetikajn drivregulojn de sonoj, kaj konscias ke en iuj lingvoj aldoniĝas vortero (afikso) al la praa radiko. En la tabelo troviĝas nur radikoj kiuj laŭ Ruhlen estas indicoj ke ekzistis unu monda pralingvo. AL @ 22:25, 23. Dec 2008 (UTC)
Cetere ĉiuj indikitaj radikoj ne nepre parencas. La tabelo evidentigas parencajn radikojn kaj mencias iujn kiuj ne parencas al la plej ĝenerala radiko sed eventuale parencas inter si. Tamen la tabelo montras ke ĉiuj menciitaj lingvofamilioj estas verŝajne parencaj evidentigite almenaŭ per kelkaj el la fundamentaj radikoj. AL @ 10:28, 24. Dec 2008 (UTC)

Ĉino-kaŭkaza?[redakti fonton]

Ĉu la "o" en "Ĉino-kaŭkaza" ne estas francismo? En Monato ni kutimas ĉiam korekti tiajn formojn al la adjektiva formo. --PaulP 23:01, 25. Dec 2008 (UTC)

Genealogia arbo[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi pensas, ke la ĉintibetaj lingvoj estas malĝuste metitaj en la genealogian arbon. Laŭ en:Dené-Caucasian languages ili apartenas al ĉi tiu grupego. Krome la praformo por la vorto du (gnyis) iomete similas al la tibeta vorto njii (Laŭ "Kauderwelsch Band 33, Tibetisch für Globetrotter, 2. eldono, 1990, paĝo 87). Kore --Tlustulimu 23:52, 25. Dec 2008 (UTC)

La arbo estas konstruita laŭ biologiaj indikoj (mitokondria genomo). La lingvaj "folioj" aperas kiel kongruaĵo al tio kion evidentigis genetekistoj. La arbo sekve ne estis konstruita el observataj aŭ supozataj parencecoj de lingvoj, sed kontraŭe ĝi utilas por argumenti por iaj parencecoj ne jam evidentigitaj. AL @ 00:21, 26. Dec 2008 (UTC)