Diskuto:Mondaj Ludoj de 2013

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi tre bonvenigas tiun-ĉi artikolon pri sporta evento, pri kies antaŭaj eldonoj la e-lingva vikipedio ĝis nun ne atentis, kaj tial aldonas al ĝi malgrandan artikolon pri la organizaĵo Coldeportes, kies nomo ĝis nun estis ruĝa ligilo en la teksto. Tamen mi rimarkas, ke ankoraŭ restas tre multaj ruĝaj ligiloj, kies bluigo estus inda tasko vikipedia por pli bone kovri ĝeneralan priskribon de la vasta gamo de sportado. Plie mi atentigas ke la teksto je granda parto konsistas el simplaj listoj, kaj la resto laŭ mi estas en vortumo averaĝa, ne elstara: mi persone ne juĝus ĝin teksto elstara, sed prefere leginda. Sincere, Aidas (diskuto) 21:36, 28 Okt. 2013 (UTC)