Diskuto:Muamar Kadafi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Familia nomo[redakti fonton]

Saluton. Ĉu vere Kadafi estas ĝusta familia nomo? Laŭ la araba, ĉiuj ĝermanaj, kelkaj slavaj devus esti Gadafi. Kion vi pensas pri tio?

IP-uloj, bonvolu lasi la fingrojn de la titolo, ĉar vi ne povas ĝuste alinomigi artikolojn. Amike --Tlustulimu 12:52, 11 Sep. 2011 (UTC)

La sola ĝusta familia nomo de lia estas skribita per arabaj literoj. La komenca litero estas la araba litero "kuf", kiu ofte estas transliterita per "q" en latina skribo, sed kelkfoje ankaŭ per "k" aŭ per "g", eble kun aldona "h" aŭ diakritaj signoj. La prononco de "kuf" en la (alt-)araba lingvo estas sono kiu nek ekzistas en Esperanto nek en la plej multaj eŭropaj lingvoj, sed iom similas al "k". (Tamen alia araba litero, "kaf", pli ekzakte respondas al nia "k".) En la libia dialekto "kuf" ŝajne pli similas al "g" ol al "k". Do, ekzistas pluraj manieroj redoni lian nomon per latinaj literoj - neniu el ili estas vere ĝusta. – Moldur 08:35, 12 Sep. 2011 (UTC)